Sauli Niinistö: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moldur (diskuto | kontribuoj) e nun en dua periodo |
Surfo (diskuto | kontribuoj) estas iomete pli aferece tiel |
||
Linio 9:
}}
[[Dosiero:Sauli_Niinistö_2007(2).jpg|thumb|Sauli Niinistö]]
'''Sauli Väinämö NIINISTÖ''' (naskita la [[24-an de aŭgusto]] [[1948]] en [[Salo (Finnlando)]]) estas la 12-a [[prezidanto de Finnlando]]. Lia unua periodo (ses jaroj) komenciĝis la [[1-a de marto|1-an de marto]] [[2012]], lia dua en [[2018]]. Antaŭ la prezidantiĝo, lia partio estis la [[Nacia koalicio (Finnlando)|Nacia Koalicio]]. Li prezidis la partion de 1994 ĝis 2001 kaj servis kiel parlamentano kaj ministro. En la dua balotado de la elektoj por ŝtatprezidanteco, la 5-an de februaro 2012, li akiris 62,6 % de la voĉoj; en 2018 li venkis jam en la unua balotado.
Niinistö estis membro en du registaroj, kiam ĉefministris [[Paavo Lipponen]]: unue ministro pri justico (1995–1996), poste ministro pri financoj (1996–2003). Ekde 2003 ĝis 2007 li oficis kiel vicprezidanto de la estraro de la [[Eŭropa Investa Banko]]. Li estis parlamentano en la jaroj 1987–2003 kaj 2007–2011. En 2007–2011 li funkciis kiel prezidanto de la parlamento. Poste li ne plu kandidatis por la parlamento.
Li kandidatis por la posteno de ŝtatprezidanto en 2006 kaj tiam atingis la duan popolan voĉdonon kune kun la tiama ŝtatestro [[Tarja Halonen]]. Niinistö akiris 48,2 procentojn de la voĉoj, kaj Halonen estis reelektita. En finna parlamentoelekto de la jaro 2007 Niinistö ricevis la plej grandan parlamentoelektovoĉonombron de la historio de Finnlando.
En junio 2011 Niinistö anoncis, ke li aspiras al kandidateco ankaŭ en la prezidanto-elektado en 2012.
Niinistö kaj liaj du plenkreskaj filoj
Niinistö interesiĝas pri [[rulglitado]].
|