Ben Hecht: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 6:
La ''Dictionary of Literary Biography – American Screenwriters'' nomas lin "unu el la plej sukcesaj scenaristoj en la historio de kino". Hecht ricevis suan unuan [[Oskar-premio]]n pro la Plej Bonkvalita Historio pro ''Underworld'' (1927). Multaj el la scenaroj por kiuj li laboris estas nune konsiderataj klasikaĵoj. Li havigis ankaŭ historiajn ideojn por filmoj kiaj ''[[Stagecoach]]'' (1939). Kinhistoriisto [[Richard Corliss]] nomis lin "''la'' Holivuda scenaristo", iu kiu "personigis Holivudon li mem". En 1940, li verkis, produktoris, kaj reĝisoris ''Angels Over Broadway'', kiu estis nomumita por Plej Bonkvalita Scenaro. Totale, ses el liaj filmaj scenaroj estis nomumitaj por [[Oskar-premio]]j, kaj du estis premiitaj.
 
Hecht iĝis aktiva [[Cionismo|cionisto]] renkontinte kun Peter Bergson. Tuj antaŭ la [[Holokaŭsto]] ekis en Germanio, li verkis artikolojn kaj teatraĵojn pri la persekutado al eŭropaj judoj, kiel ''We Will Never Die'' en 1943 kaj ''A Flag is Born'' en 1946.<ref> Medoff, Rafael. [http://new.wymaninstitute.org/articles/2004-04-flagisborn.php "Ben Hecht's "A Flag is Born"] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20150325063213/http://www.wymaninstitute.org/articles/2004-04-flagisborn.php |date=2015-03-25 }} Arkivita la 25an de marto, 2015, en Wayback Machine, David S. Wyman Institute, Aprilo 2004 </ref> El liaj sepdek al naŭdek scenaroj, li verkis multajn anonime por eviti britan boikoton al sia verkaro fine de la 1940-aj jaroj kaj komence de la 1950-aj jaroj. La boikoto estis reago al aktiva subteno fare de Hecht al paramilita agado kontraŭ la britaj fortoj en [[Palestino]] kaj de sabotado al britaj havaĵoj tie; en tiu epoko estas liverŝipo al Palestino estis nomita ''S. S. Ben Hecht''.
 
Laŭ sia membiografio, li neniam uzis pli ol ok semajnoj por verki scenaron. En 1983, 19 jarojn post sia morto, Ben Hecht estis enkondukita en la Usona Teatra Famejo.<ref>[https://www.nytimes.com/1983/05/10/theater/theater-hall-of-fame-gets-10-new-members.html "Theater Hall of Fame Gets 10 New Members".] The New York Times. 10a de majo, 1983. </ref>