Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Pafilogate: kontrraŭ
Linio 2 828:
:{{kontraŭ}} Mi pere de ĉi tiu artikolo informiĝis pri okazaĵoj en parto de Esperantujo, kiu iĝas pli kaj pli grava, dum la tradiciaj Esperanto-organizaĵoj malfortas, sed Esperanto tamen tre vigle plu vivas en diversaj interretaj grupoj kaj forumoj. Certe la artikolo povas esti plibonigata: Necesas vortumi ĝin tiel, ke ankaŭ persono, kiu ne bone konas la funkcimanieron de Telegram-grupoj, povu bone kompreni ĝin. Necesas aldoni pli detalajn font-indikojn ol nur la ligilojn al la du Telegramaj grupoj. Tamen la artikolo certe estas plibonigebla, kaj la laboro necesa por plibonigi ĝin ŝajnas al mi malpli granda ol la laboro, kiun oni jam metis en la verkadon de ĉi tiu artikolo. Tial forigo de la artikolo laŭ mi estus nenecesa forigo de jam farita laboro, kiu povas esti bona ĝermo de valora artikolo. --[[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 10:58, 26 aŭg. 2021 (UTC)
:{{kontraŭ}} Mi ne scias ĉu mi rajtas voĉdoni, kiel verkinto de la artikolo, tamen mi dezirus rimarkigi ke Telegramo estas grava parto de la esperanto-kulturo, kaj ke tiu ĉi evento estas sufiĉe notinda, por ke oni devu ofte klarigi al novuloj kio estas Pafilogate. Tial oni taksis utila fari artikolon al kiu oni sendu la petanto. [[Uzanto:Darseno|Darseno]] ([[Uzanto-Diskuto:Darseno|diskuto]]) 02:04, 27 aŭg. 2021 (UTC)
:{{kontraŭ}} estas utila kaj interesa artikolo, taŭga por enciklopedio kies grava celo estas priskribi la Esperantan kulturon. Dankon al [[Uzanto:Darseno|Darseno]] por la artikolo. Tamen notindas, ke la vorto ''pafilogate'', kiel tia, ne povas esti Esperanta substantivo. Ĝi tamen estas interesa slangaĵo miksanta Esperanton kun la iom internaciiĝinta sufikso-simila Angla parto ''-gate'' (proksimume, ’skandalo’). Ne estas klare, kiel oni prononcu aŭ Esperantigu ''pafilogate''n. La vorto eble restu kiel ĝi estas, sed la artikolon oni povas titoli, ekzemple, "Pafilo-skandalo en Telegramo". Povas esti, ke pli taŭgus malpli forta esprimo ol ''skandalo'', eble ''okazaĵo'' aŭ io simila, kaj apud ''pafilogate'' aperu ia esperantigo, se tia efektive aperis en parolo (''pafilogejto'', ''pafilogato''...). --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 07:45, 27 aŭg. 2021 (UTC)
 
== [[Vinícius Araújo]] ==