Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 111:
 
Laine signifas en finna malgrandan ondon. Do via redakto en familinoma paĝo ne estis bona. [[Uzanto:Nenoniel|Nenoniel]] ([[Uzanto-Diskuto:Nenoniel|diskuto]]) 14:04, 26 aŭg. 2021 (UTC)
:[[Uzanto:Nenoniel|Nenoniel]]: Vi parolas pri ebla signifodiferenco de la du vortoj ''aalto'' kaj ''laine'', ĉu ne? La vortoj, kiel ĉiaj sinonimoj, estas uzataj iom malsimile, sed ili daŭre havas la bazan signifon ’ondo’. Ekzemple, en fizika kunteksto nur ''aalto'' estas uzata, kaj en figuraj, abstraktaj, metaforaj esprimoj pli oftas ''laine''. Malgrandan ondon oni pli ofte nomas ''laine'' ol ''aalto'', sed tio neniel estas difina diferenco inter la vortoj. Vi povas mem konstati, en tute modernaj tekstoj, ke eblas diri ''laineet vyöryivät rantaan'' aŭ ''laineet löivät korkealle'', por ne paroli pri tia metafora uzo kiel ''Venjän vallankumouksen laineet ulottuivat Suomeen asti''. Por tia uzo la Esperanta vorto ''ondeto'' estus okulfrape maltaŭga. ''Ondetoj'' estas pli proksima al ''väreet'' aŭ ''liplatus'' aŭ io simila. Estas plene ĝuste traduki la vorton simple ’ondo’.--[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 08:55, 27 aŭg. 2021 (UTC)