Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Surfo (diskuto | kontribuoj) →Pafilogate: kontrraŭ |
|||
Linio 2 829:
:{{kontraŭ}} Mi ne scias ĉu mi rajtas voĉdoni, kiel verkinto de la artikolo, tamen mi dezirus rimarkigi ke Telegramo estas grava parto de la esperanto-kulturo, kaj ke tiu ĉi evento estas sufiĉe notinda, por ke oni devu ofte klarigi al novuloj kio estas Pafilogate. Tial oni taksis utila fari artikolon al kiu oni sendu la petanto. [[Uzanto:Darseno|Darseno]] ([[Uzanto-Diskuto:Darseno|diskuto]]) 02:04, 27 aŭg. 2021 (UTC)
:{{kontraŭ}} estas utila kaj interesa artikolo, taŭga por enciklopedio kies grava celo estas priskribi la Esperantan kulturon. Dankon al [[Uzanto:Darseno|Darseno]] por la artikolo. Tamen notindas, ke la vorto ''pafilogate'', kiel tia, ne povas esti Esperanta substantivo. Ĝi tamen estas interesa slangaĵo miksanta Esperanton kun la iom internaciiĝinta sufikso-simila Angla parto ''-gate'' (proksimume, ’skandalo’). Ne estas klare, kiel oni prononcu aŭ Esperantigu ''pafilogate''n. La vorto eble restu kiel ĝi estas, sed la artikolon oni povas titoli, ekzemple, "Pafilo-skandalo en Telegramo". Povas esti, ke pli taŭgus malpli forta esprimo ol ''skandalo'', eble ''okazaĵo'' aŭ io simila, kaj apud ''pafilogate'' aperu ia esperantigo, se tia efektive aperis en parolo (''pafilogejto'', ''pafilogato''...). --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 07:45, 27 aŭg. 2021 (UTC)
:{{por}} Ĉi tiu artikolo eble taŭgas en blogo, sed laŭ mia opinio ne en Vikipedio. Ĉu ĉiu polemiko inter esperantistoj en iu privata babilejo aŭ grupo havu sian propran artikolon? La artikolo ne sekvas niajn regulojn: ĝi estas [[Vikipedio:Ne faru originalan esploradon|originala esplorado]] (''"[...] Vikipedio ne estas loko por publikigi viajn opiniojn, spertojn aŭ argumentojn. Citi fontojn kaj eviti originalan esploradon estas nepre ligitaj: por demonstri, ke vi ne prezentas originalan esploradon, vi devas citi fidindajn fontojn, kiuj donas informojn, kiuj rekte rilatas al la temo de la artikolo kaj kiuj rekte subtenas la informojn tiajn, kiajn ili estas prezentitaj."'') kaj la temo de la artikolo estas [[Vikipedio:Menciindeco|nemenciinda]] kaj [[Vikipedio:Kontrolebleco|nekontrolebla]] (''"Ĉi tiu regularo devigas ke ĉiuj citoj kaj iu materialo defiita aŭ defiota esti deveninta de fidinda, eldonita fonto per enlinia referenco, kaj la fonto rekte subtenas la teman materialon."'', ''"Ĝi pli strikte estos aplikata al informo pri vivantaj homoj. Senfontaj asertoj povos esti forigitaj kaj senfontaj polemikaĵoj pri vivantoj devas esti tuj forigitaj, por eviti kalumnion."''). Pluraj asertoj faritaj pri vivantaj personoj en la artikolo estas nebulaj kaj supozeble neniam povos esti pruvitaj per sufiĉaj fontoj, do se la artikolo restos, oni devus almenaŭ ŝanĝi aŭ forigi tiujn asertojn. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 08:56, 27 aŭg. 2021 (UTC)
== [[Vinícius Araújo]] ==
|