Mikulov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 108:
'''Mikulov''' estas signifa historia urbo kun 7 700 loĝantoj, situanta en suda [[Moravio]], sur limo al [[Aŭstrio]], ĉi tie estas limpasejo.
 
La urbo evoluis el malnova slava vilaĝo ĉ signifa komercvojo. Loĝigo de la spaco de hodiaŭa kastelo estas supozata en la [[10-a jarcento|10-a]] aŭ la [[11-a jarcento]], en plua tempo estis signifa kolonigado. El la jaro [[1218]] estas dokumentita landsinjora burgo, kies la unuaj posedantoj estis [[Václav Kounic|Kounic]]-anoj, ekde la jaro [[1249]] ĝi apartenis al Lichtenŝtejn-anoj[[Liĥtenŝtejnidoj]]. La burgo havis devene kvareĝan bazplanon kaj ĝi estis kelkfoje alikonstruata, fortikigata kaj la bazplano ŝanĝiĝis en plilogigitan. El la jaroj [[1260]] – [[1280]] konserviĝis defendturo kun ŝirmpinto turnigita kontraŭ enirejo. El fino de la [[14-a jarcento]] devenas cilindroforma kaj okflanka panoramturo kun kapelo. En la [[14-a jarcento]] estiĝas staplejo, simplaj urbaj remparoj kaj paralelograma placo. En la urbon oni eniris tra du pordegoj. El la 2-a duono de la [[14-a jarcento]] estas antaŭŝovita garda kaj artileria turo, pli malfrue servanta kiel pulvejo. Plibonigon de la defendkapablo de la burgo atingis fine de la [[16-a jarcento]] konstruado de kvar duoncirklaj bastionoj antaŭŝovitaj el la remparfronto. Sed tio estis jam en la tempo, kiam armea funkciado de burgoj cedis. En la jaro [[1575]] posedantoj de la kastelo fariĝas Ditrichŝtejn-anoj, kiuj praktikis alikonstruon. Dum la [[tridekjara milito]] Mikulov estis en la jaro [[1645]] konkerita de svedoj, kiuj estos forveturigantaj valoran kastelan bibliotekon. Post incendio en [[1719]] Ditrichštejn-anoj komencis grandiozan alikonstruon de la burgo, kiu ŝanĝiĝis en [[renesanco|renesancan]] kastelon, pli malfrue barokigita. Ĉeesto de Ditrichštejn-anoj, kiuj ludis ĉefan rolon en rekatolikigo de [[Moravio]] (sidejo de kardinalo F. Ditrichŝtejn en la 1-a duono de la [[17-a jarcento]]), en Mikulov montriĝis en alveno de kapuĉuloj (monaĥejo) kaj piaristoj kaj en emfazo al ekleziaj konstruaĵoj kaj klopodo doni al la urbo religian karakteron. En la [[17-a jarcento]] estis konstruita en la placo en loko de loretana kapelo dutura preĝejo de sankta Anno, kiu estis post incendio kaj trafalo de volbo en la jaro [[1784]] forlasita kaj pli malfrue ([[1845]]) ĝi estis ŝanĝita en familian kripton de Ditrichŝtejn-anoj. Ornamaĵon de la placo kreas pestkolono. En la placo estas valoraj renesancaj domoj, kelkaj kun arkadoj. La remparoj kaj la urbaj pordegoj estis detruitaj en la 1-a duono de la [[19-a jarcento]]. La kastelo estis preskaŭ tute neniigita pro incendio en [[1945]], bruligita de retiriĝanta germana armeo.
 
Signifan rolon en ekonomia kaj kultura evoluo de la urbo havis minoritatoj, en la [[16-a jarcento]] [[novbaptitoj]] ([[habanoj]]), sed ĉefe forta juda minoritato, kun propra kvartalo de tipo de gheto kun du sinagogoj. Konserviĝis supra sinagogo en la spaco de devena alirejo en la kastelon. En la [[18-a jarcento]] la urbo estis sidejo de supera rabeno por [[Moravio]] (ĉirkaŭ la jaro [[1880]] judoj kreis proksimume 15%, te. proksimume 2 000 loĝantoj de la urbo). En la kastelo estas hodiaŭ regiona muzeo. Post malfloro en la 2-a duono de la [[19-a jarcento]], kiu koneksis kun tio, ke fervojo el [[Vieno]] evitis Mikulovon, la urbo prosperas hodiaŭ el kreskanta turismo.
 
Mikulov estas unu el vinkulturaj centroj de suda [[Moravio]]. Atesto de vinkultura tradicio estas vinbarelo kun enhavo 1 010 hl en kelo de la kastelo en Mikulov. Ĉiujare en la urbo okazas Vinberrikolto el [[Pálava]].
Linio 122:
* [[Lukács Mösch]], germano, monaĥo en [[Hungara reĝlando]] mortis en Nikolsburg
 
==Vidu Galerio ankaŭ==
* [[Giganta barelo]]
 
== Pluaj fotoj ==
<gallery>
Dosiero:Mikulov04.jpg|<!-- thumb|maldekstra|180px|_Schloss_ -->