Volgo-Germana ASSR: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:34, 13 sep. 2006

Volgo-Germana aŭtonoma socialisma soveta republiko, (Germane: Autonome Sozialistische Sowjet-Republik der Wolga-Deutschen, Ruse: Автономная Советская Социалистическая Республика Немцев Поволжья) estis administra regiono en Rusia federativa socialisma soveta respubliko de Sovetio. Ĝi situis en suda parto de Rusio ambaŭflanke de rivero Volgo. La ĉefurbo de la regiono estis Engels (ĝis 1931 Pokrovsk).

Situo de Volgo-German ASSR en Sovetio
Mapo de Volgo-German ASSR
Dosiero:Volgagerman.PNG
Flago de Volgo-Germana ASSR en 1937

Germanoj transloĝiĝis al Volga regiono ekde 1764-1767 kiam Katarina la dua regis Rusian imperion. La dua granda transloĝiĝo de germanoj okazis inter 1853-1874. En 1897 volgaj germanoj nombris 1,8 milionoj. En 1920 germanoj formis sian laboristan komunumon kaj en 1924 ĝi fariĝis aŭtonoma respubliko. Pli frue la regiono apartenis al gubernioj Samara kaj Saratov.

La loĝantaro

Loĝantoj estis grandparte germanoj, rusoj kaj ukrajnoj.


Distribuo de nacieaoj en Volgo-Germana ASSR
Nacieco Nombro 1926 % 1926 Nombro 1939 % 1939
Germanoj 379 630 66,4 % 366 685 60,5 %
Rusoj 116 561 20,4 % 156 027 25,7 %
Ukrajnoj 60 561 12,0 % 58 248 9,6 %
Kazaĥoj 1 353 0,3 % 8 988 1,5 %
Tataroj 2 109 0,4 % 4 074 0,7 %
Mordvoj 1 429 0,3 % 3 048 0,5 %
Belorusoj 1 636 0,3 %
Ĉinoj 1 284 0,2 %
Judoj 1 216 0,2 %
Estonoj 753 0,1 %
Aliaj 1 358 0,2 5 326 0,5 %
Entute 571 754 (100.00 %) 606 532 (100.00 %)


Kiam Germanio atakis al Sovetio la soveta registaro deklaris ĉiujn germanojn 'malamikoj de la popolo' kaj la Volgo-germana ASSR estis nuligita la 28-an de aŭgusto 1941 kaj la germanaj loĝantoj estis forpelitaj al Meza Azio. La teritorio de la respubliko estis dividita inter provincoj Saratov kaj Stalingrad. Post la milito kiam la civitanaj rajtoj de germanoj estis redonitaj en Sovetio, ili tamen ne rajtis reveni al Volgo-germana regiono.