Dissolvo de Sovetunio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 39:
Tamen la [[19-an de aŭgusto]] en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon forigi Gorbaĉov kaj establi novan regadon. Tiu ŝtatrevenso estas konata kiel [[Aŭgusta puĉo]]. Ĝia celo estis haltigi subskribon de nova unia traktato kaj konservi politikan potencon, sed sekve de la popolaj protestoj la puĉo fiaskis post tri tagoj. Kiel rezulto [[Komunista Partio de Sovetunio]] perdis politikan potencon.
 
La [[8-an de decembro]] 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis ''Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj'', ankaŭ konata kiel ''Beloveĵa interkonsento''. En tiu interkonsento la tri ŝtatestroj jesis disfalon de Sovetunio<ref>[{{Citaĵo el la reto |url=http://sng.rian.ru/688/news250433.html |titolo=Соглашение о создании Содружества Независимых Государств] |alirdato=2012-06-06 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20070430154253/http://sng.rian.ru/688/news250433.html |arkivdato=2007-04-30 }}</ref> kaj proklamis kreon de [[KSŜ]].
 
La [[25-an de decembro]] 1991 sovetia prezidento Miĥail Gorbaĉov anoncis sian eksiĝon. La flago de Sovetunio super [[Moskva Kremlo|Kremlo]] estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora [[flago de Rusio]]. La sekvan tagon kunvenis la [[Supera Soveto de Sovetunio]] (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis [[kvorumo|kvoruma]]) kiu faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la [[26-a de decembro]], estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (interalie Gosstandart) ankoraŭ funkciis en [[1992]].