'''John Charles O'CONNOR''' (naskiĝinta en [[1853]]; mortinta en [[1928]]) estis angla esperantisto kaj membro de la [[Lingva Komitato]] de 1905.
O'Connor estis unu el la unuaj membroj de la [[London]]a Esperanto-Klubo fondita en 1903. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato<ref>[[Esperantista Dokumentaro]], kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.</ref>.
Li faris propagandajn paroladojn kaj verkis lernolibron kaj vortaron.
== Rete legeblas ==
* [http://www.archive.org/details/esperantotheuniv00oconiala ''Esperanto (The universal language): the student's complete text book'']
* [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=john+charles+o'connor&vid=ONB&fn=search Libroj]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }} de kaj pri John Charles O'Connor en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20071221233948/http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm |date=2007-12-21 }}