Oranĝa Renkontiĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Referencoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Oranĝa Renkontiĝo''' (mallongita '''ORo''') estas internacia esperanta junularkunveno en [[Svedio]], kiu okazis kelkfoje ĝis 2007. Ĝin aranĝis [[Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo]] (SEJU) kaj [[Hernusanda Esperantista Klubo]] (HEK). La nomo ''Oranĝa Renkontiĝo'' devenas kaj de la emo de la organizantoj grapoligi homojn kaj de la oranĝkoloraj aŭtunaj foliarboj ĉirkaŭeje.
 
Ekde 2007 HEK kaj SEJU aranĝis la Oranĝan Renkontiĝon ĉiujare aŭtune ekster Hernusando, inter 21-a kaj 23-a de septembro. ORo estis la unua junularkunveno esperantista en Svedio ekde la 2003-a IJK, kaj ĝi multe helpis revigligi la svedan junularan esperantistan movadon. Je 2007 partoprenis la ORon 15 junuloj de 5 eŭropaj landoj, kaj je 2009 la nombro altiĝis ĝis 26 homoj de 8 landoj. Ĝis nun, krokodilado preskaŭ forestis dum tiu ĉi renkontiĝo.
 
ORo iĝis konata kiel mojosa kaj iom eksperimentema internacia renkontiĝo por junuloj en bela naturo. La programo kutime miksas seriozajn prelegojn, muzikon, poezion, saŭnon, homfutbalon, bretajn ludojn kaj tiel plu. Laŭ la posta taksado la partoprenantoj estis tre kontentaj, speciale aprezantaj la belajn ejojn, la bonan etoson kaj la abundajn eblecojn muzikumi. Artistoj kiuj prezentis sin dum ORo estas inter aliaj [[La Perdita Generacio]], [[Sara Török]] kaj [[Inicialoj dc]]. Kreiĝis tradicio kiu temas pri mondĉampionado en [[Bakio]] okazanta dum la ORo.