Terpiro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto de tajp-eraretoj
Linio 26:
Ĝi apartenas al la familio de [[asteracoj]] ([[kompozitacoj]]) (''Asteraceae'', aŭ ''Compositae''), origine kreskis en [[Nearkta ekozono|norda Ameriko]], estis kultivata ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. Ĝi apartenas al la sama genro ([[helianto]]) kiel [[sunfloro]] (''Helianthus annuus''). Same kiel la sunfloro ĝi havas grandajn foliojn kaj (kontraŭe al tiu) malgrandajn, forte flavajn florojn.
 
Ĝi altas 2-3 m, la rezervaj organoj estas tigotuberoj, kreskantaj sur disbranĉiĝanta subtera tigo. La belaj infloreskoj aperas fine de somero, en frua aŭtonoaŭtuno, la unuopaj petiolaj floroj estas flavaj, la tubaj floroj estas flavaj, brunetaj, purpuraj.
 
La subteraj tuberoj havas diversajn formjonformojn kaj pezas ĝis ĉ. 110 g. La koloro de la tubera ŝelo povas varii de helbruna ĝis purpura, bruna, ruĝa. La ŝelo estas tre maldika, la tuberoj rapide elsekiĝas en aero. La interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La tubero riĉas je planta fibro, mineraloj.
 
La planto estas multigebla per displantado de la tuberoj, ĝi toleras la pli malriĉajn grundojn, ĝi apenaŭ havas plantajn kaj bestajn damaĝantojn.
Linio 34:
Terpiro bone toleras sekecon kaj froston.
 
La plantado de la tuberoj povas okazi aŭ aŭtune (je profundo de 10-12 cm en sabla grundo) aŭ pintempeprintempe (je profundo de 8-10 cm en sabla grundo; je 6-8 cm en malloza grundo). La vicodistanco devas estis 50-70 cm, la najbara distanco 40-50 cm.