Leontina Mašínová: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Leontina Mašínová''' (16-an de marto 1882 Plzeň10-an de februaro 1975 Lázně Bělohrad) estis ĉeĥa verkistino, aŭtorino de historiaj romanoj, historiaj-biografiaj romano, legendaroj kaj de literaturo por infanoj. = Vivo == Ŝi naskiĝis en Plzeň kiel filino de apotekisto, la infanaĝon ŝi travivis en Plzeň, Praha, Zbraslavice kaj Kutná Hora, kien la familio transloĝiĝis post morto de la patro. Ŝi studis..."
Etikedo: Disambiguation links
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:54, 3 sep. 2021

Leontina Mašínová (16-an de marto 1882 Plzeň10-an de februaro 1975 Lázně Bělohrad) estis ĉeĥa verkistino, aŭtorino de historiaj romanoj, historiaj-biografiaj romano, legendaroj kaj de literaturo por infanoj.

Vivo =

Ŝi naskiĝis en Plzeň kiel filino de apotekisto, la infanaĝon ŝi travivis en Plzeň, Praha, Zbraslavice kaj Kutná Hora, kien la familio transloĝiĝis post morto de la patro. Ŝi studis en instruista instituto ĉe Ursulinoj en Kutná Hora kaj antaŭ ol ŝi emeritiĝis frutempe pro sanproblemoj en 1930, ŝi laboris kiel instruistino en burĝaj lernejoj: unue Hrubý Jeseník (okres Nymburk), Loučeň kaj Pečky, ekde 1923 en Lázně Bělohrad. En lernojaro 1920/21 ŝi instruis en Slovakio, en Liptovský Mikuláš. En Lázně Bělohrad ŝi vivis ĝis la fino de sia vivo, post emeritiĝo ŝi plene dediĉis sin al literatura verkado. Ĉie ŝi dediĉis sin al kultura agado, ekzemple per verkado de teatraĵoj por pupteatroj, kontribuis al infangazetoj kaj gazetoj por instruistoj. Aktive ŝi laboris ankaŭ en Eklezio de Ĉeĥaj Fratoj. La urbo Lázně Bělohrad ŝin honoris per honora civitaneco (1945), ĉar ŝi kolektis materialojn por la urba historio.

Rilato al Esperanto

En 1961 ŝi petis esperantiston Bohun, ke li helpu al ŝi akiri informojn pri Riga en la 17-a jarcento, sed samtempe ŝi atentigas, ke esperantlingvajn tekstojn ŝi ne komprenus, ĉar ŝi jam forgesis. Do ŝajnas, ke junaĝe ŝi okupiĝis pri Esperanto, eble rilate al ŝia intereso pri Komenio.

Verkoj

Ŝi postlasis pli ol 50 librojn inkluzive de siaj rememoroj.

Historiaj romanoj

  • Jan Milíč el Kroměříž (1926)
  • Hořící sloup (Brulanta kolono, 1936) - pri Václav Budovec
  • S poutnickou holí (Kun pilgrimbastono, 1936) – el historio de Ĉeĥaj Fratoj
  • Tiší v zemi (Silentaj en la tero, 1940) - el historio de Ĉeĥaj Fratoj
  • Trilogio Nesmrtelný poutník - (Senmorta migranto) - pri Jan Amos Komenský:
    • Mladá léta Jana Amose (Junaj jaroj de Jan Amos, 1957)
    • Do labyritu světa (En la labirinton de la mondo, 1958)
    • Planoucí pochodeň (Flamanta torĉo, 1961)
  • Moravané (Moravianoj, 1967) - el historio de Ĉeĥaj Fratoj (komune kun Radim Kalfus

Kolektoj de mitoj kaj legendoj

  • Z tajemné studánky (El mistera fontujo, 1937) – el nord-orienta Bohemio
  • Staré pověsti a legendy (Malnovaj mitoj kaj legendoj, 1941)
  • Staré skazky (Malnovaj rakontoj, 1962)
  • Z dávných dob (El antikvaj tempoj, 1969)
  • Ze slovanských legend a pověstí (El slavaj mitoj kaj legendoj, 1975)
  • Tajemný věků hlas (Mistera voĉo de jarcentoj, 1976)

Pupteatraĵoj

  • Kašpárkova chalupa (Dometo de Gasparo, 1917)
  • Velešovský poklad (Trezoro de Velešov, 1920)
  • Prsten (Fingrorindo, 1920)
  • Mlynářova Zuzka (Zuzanjo de la muelisto, 1922)
  • Kouzelná čapka (Magia ĉapo, 1928)
  • Stříbrné kuličky (Arĝentaj globetoj, 1933)


Aliaj verkoj

  • Dějiny vzdělanosti (Historio de klereco, 1925-26)
  • Za oponou let (Post la kurteno de jaroj, 1982) - rememoroj


Fontoj

  • ĉeĥa Vikipedio
  • Slovník českých spisovatelů, Praha 1964 (Leksikono de ĉeĥaj verkistoj)
  • Slovník autorů pro děti a mládež, 2. čeští spisovatelé, Libri, Praha 2012 (Leksikono de aŭtoroj por infanoj kaj junularo, 2-a parto: ĉeĥaj verkistoj)