Granda Palaco de Bankoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Grand Palace Bangkok, Thailand.jpg|thumb|right|400px|Ĉakri Maha Prasat en la Granda Palaco, finkompletigita en 1882.]]
La '''Granda Palaco''' (en [[taja]]: พระบรมมหาราชวัง, literumita: Phra Borom Maha Ratcha Wang<ref> Royal Institute of Thailand. (2011). How to read and how to write. (20th Edition). Bangkok: Royal Institute of Thailand. ISBN 978-974-349-384-3. </ref>) estas komplekso de konstruaĵoj en la kerno de [[Bankoko]], [[Tajlando]]. La palaco estis la oficiala rezidejo de la Reĝoj de Siamo (kaj poste de Tajlando) ekde 1782. La reĝo, lia kortego, kaj lia reĝa registaro havis sidejon en la palaco ĝis 1925. La reĝo [[Phumiphon Adunjadet]] (Rama la 9-a), havis sidejon en la Reĝa Vilao Ĉitralada kaj lia sukcedanto la reĝo [[Maha Vajiralongkorn]] (Rama la 10-a) en la Amforn Sathan Rezidejo, ambaŭ en la Palaco Dusit, sed la Granda Palaco estas ankoraŭ uzata por oficialaj eventoj. Kelkaj reĝaj ceremonioj kaj ŝtataj funkcioj okazas ene de la muroj de la palaco ĉiun jaron. La palaco estas unu el la plej popularaj turismaj allogaĵoj en Tajlando<ref>[https://toursthailand.ru/korolevskiy-dvorets-v-bangkoke-sooruzheniya-vnutri-kompleksa/ Reĝa Palaco en Bangkok: strukturoj ene de la komplekso]</ref>.
 
La konstruado de la palaco ekis la 6an de majo 1782, je ordonoj de la reĝo Futthaĝotfa Ĉulalok (Rama la 1-a), la fondinto de la Ĉakria Dinastio, kiam li translokigis la ĉefurbon el Thonburi al Bankoko. Tra sinsekvaj reĝadoj, oni aldonis multajn konstruaĵojn kaj strukturojn, ĉefe dum la regado de la reĝo [[Ĉulalongkorn]] (Rama la 5-a). Je 1925, la reĝo, la Reĝa Familio kaj la registaro jam ne plu sidejis en la palaco konstante, kaj devis translokiĝi al aliaj sidejoj. Post la abolo de la [[absoluta monarkio]] en 1932, ĉiuj registaraj agentejoj komplete translokiĝis for de la palaco.