6-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Ivan Hašek
→‎Eventoj: Leskovac detruita
Linio 43:
** [[1939]]: [[Invado en Pollandon|Sesa tago de la germana-pola milito]] (pli da eventoj): dutaga batalo de Borowa Góra ([[distrikto Piotrkowski]]) finiĝis - poloj trifoje perdis pozicion kaj trifoje reakiris ĝin per [[bajoneto]]j, mortfalis 150 poloj, en tio 20% de oficiroj; germanaj armeoj eniris al [[Jarocin]], [[Krakovo]], [[Nowy Sącz]], [[Pułtusk]], [[Sierpc]] kaj [[Wągrowiec]] kaj post defendbatalo al [[Starachowice]]; pluaj [[militkrimo]]j de soldatoj de [[Wehrmacht]], kiuj pafmortigis en Jodłownik-Wadzyń 126 civilulojn, en [[Wolbrom]] 60, en Szczyrzec 49, Pogorzany 42 (ambaŭ proksime al [[Limanowa]]) kaj plurajn en pli ol 20 lokoj, krome Wehrmacht pafmortigis 19 polajn oficirojn-[[militkaptito]]jn de la 76-a infanteria regimento kune kun nekonata nombro de simplaj soldatoj, en Kajetanowice ([[distrikto Radomszczański]]) murdis 76 loĝantoj de la vilaĝo kune kun virinoj kaj infanoj; aneksita [[Krakovo]] iĝis ĉefurbo de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] kun rezidanta sur [[Vavelo]] [[guberniestro]] [[Hans Frank]], kie germanoj starigis honoran gardon ĉe la tombo al [[Józef Piłsudski]]; [[Edward Rydz-Śmigły]] ordonis [[strategio|strategian]] retiriĝon al t.n. "rumana antaŭponto"; oni komencis formigi Laboristan Brigadon de Varsovi-Defendo (civilaj volontuloj); [[Rumanio]] anoncis [[Neŭtraleco (internaciaj rilatoj)|neŭtralecon]] en la [[germanoj|germana]]-[[poloj|pola]] milito; [[Unio de Sud-Afriko]] deklaris militon al [[Tria Regno]]
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: [[Ordnungspolizei|germana polico]] en Wierzbnik-[[Starachowice]] [[pendumo|pendumis]] 16 personojn; [[Varsovio]]: [[konspiro|konspira]] revuo de Nacia Partio "Walka" (Batalo) en artikolo ''Varsovio post jaro de milito'' skribis pri la ĉefurbo kiel centro de la [[Pola Rezistomovado]] kontraŭ germanoj kaj rusoj; rumana reĝo [[Karolo la 2-a (Rumanio)|Karolo la 2-a]] abdikis favore al sia filo [[Mikaelo la 1-a (Rumanio)|Mikaelo la 1-a]] - generalo [[Ion Antonescu]] iĝis [[ŝtatestro]]; [[Batalo de Anglio]]: [[Luftwaffe]] atakis Weybridge, [[Medway]], Thames Haven - Bomba Korpuso de [[RAF]] faris 722 aviadilflugojn; nokte germanoj atakis ŝipriparejojn, 75 aviadilflugoj; RAF - 44 aviadilflugoj. Perdoj: RAF - 23, Luftwaffe - 3 aviadiloj; kadre de interkonsento [[Usono]] transdonis al [[britoj]] 8 unuajn [[destrojero]]jn
** [[1941]]: En [[Parizo]] fondiĝis [[poloj|Pola]] Organizaĵo de [[Batalo]] por [[Sendependeco]]; [[ReprezalioHolokaŭsto]]j: en [[Germanio]] oni devigis [[judoj]]n porti la [[stelo de Davido|stelon de Davido]] kun superskribita vorto [[judo]], kion oni aplikis al ĉiuj judoj sub la germana [[okupado]] - en [[Ĉeĥoslovakio]] al pli aĝaj ol 6 jaroj, kun videbla flava stelo sur la vestaĵo; en [[Vilno]] establiĝis juda [[geto]]; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: germana 16-a Armeo ekatakis direkte al [[Demjansk (setlejo)|Demjansk]] ([[Novgoroda provinco]]); en [[Smolensk]]-regiono la soveta 24-a Armeo liberigis [[Jelnja]]; germana [[aviado]] oriente nombris 1916 [[aviadilo]]jn, en tio 566 [[ĉasaviadilo]]j, 1209 [[bombaviadilo]]j kaj 141 skoltaviadiloj
** [[1942]]: [[Operaco Reinhardt]]: komenco de la lasta etapo likvidi [[Varsovia geto|Varsovian geton]] - ĝis la 12-a de septembro al [[ekstermejo]] en [[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]] germanoj forveturigis ĉirkaŭ 50 mil personojn; en [[Ĉeĥio]] [[maratono|maratonisto]] Oskar Hekš pro sia deveno estis deportita al la juda geto en [[Terezín]]; Organizaĵo de Eta [[Sabotado]] denove bruligis 13 kinejojn en [[Varsovio]]; germana 5-a Armea Korpuso eniris al [[Novorossijsk]], defendata de la soveta 47-a Armeo; nokte de la 6-a/7-a de septembro Bomba Korpuso de [[RAF]] atakis [[Duisburg]]
** [[1943]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pendumis en [[Przemyśl]] polon pro helpo al judo fuĝinta de geto; [[Volinio]]: taĉmento de la [[Pola Enlanda Armeo]] kun sovetaj [[partizano]]j batalis kelkhore apud Wilja kontraŭ la [[Ukraina Ribela Armeo]]; [[Volina provinco]]: en Bołtuny/Przyrzecze taĉmento de leŭtenanto Kazimierz Filipowicz ekbatalis kontraŭ 150-persona taĉmento de la [[Ukraina Ribela Armeo]], komandata de Ivan Zareĉniuk, kiu la 30-an de aŭgusto partoprenis en murdo de pli ol 1000 [[poloj]] el vilaĝoj [[Ostrówki]] kaj Wola Ostrowiecka - ukrainaj naciistoj estis frakasitaj, parto da ili mortigita, oni transprenis kancelarion kun multe da [[armilo]]j, [[uniformo]]j kaj [[municio]]; [[Pola Rezistomovado]]: taĉmentoj de [[Pola Enlanda Armeo]] kaj Kamparanaj Batalionoj el areo [[Pińczów]] frakasis grenejon en [[Skalbmierz]] forprenante kelkdekon da ĉevalveturiloj kun [[greno]]; trupoj de Centra Fronto trarompis la germanan meze de la Armeoj "Mezo" kaj "Sudo" malfermante al si la vojon al [[Dnepro]]; trupoj de Sud-Orienta Fronto trarompis fronton de germana 6-a Armeo irante suden de [[Pavlohrad]], trupoj de Centra Fronto liberigis Konotop ([[Sumia provinco]]), trupoj de [[Voroneĵ]]a Fronto - Zinkov ([[Ĥmelnicka provinco]]), trupoj de Sud-Okcidenta Fronto kaj Suda Fronto - i.a. [[Makijivka]], [[Kramatorsko]]n kaj [[Slovjansko]]n; [[Itala kampanjo|Itala Fronto]]: en [[Kalabrio]] brita 13-a Armea Korpuso - [[Gioia Tauro]]; usona 8-a Aviada Armeo (407 bombaviadiloj) atakis celojn en [[Germanio]], ĉefe armilfabrikojn en [[Stuttgart]]-regiono. Perdo de 45 aviadiloj
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): kvartalo Powiśle surprize rapide falis - retiriĝo de civiluloj al [[Śródmieście|Mezurbo]], kiuj povus doni apogon - pro intensa aviada pripafado kaj la artileria de 3 flankoj restis 80 soldatoj el 350 de la grupiĝo de [[majoro]] Stanisław Błaszczak; [[SS (organizaĵo)|SS]]-anoj vivbruligis en malsanulejo 80 malsanulojn kaj murdis 11 serioze vunditajn soldatojn de [[Pola Enlanda Armeo]] kun ilia [[dominikanoj|dominikana]] kapelano Michał Czartoryski ([[beatigo|beatigita]]); apud [[barikado]] germanoj murdis ĉirkaŭ 30 polojn; la Pola Komitato de Nacia Liberigo dekretis [[agrikulturo|agrikulturan]] reformon pri [[ŝtatigo]] de [[bieno]]j pli grandaj ol 50 [[hektaro]]j - detruo de la [[socio|soci]]tavolo de bienposedantoj; [[Ruĝa Armeo]] liberigis [[Ostrołęka]]; [[NKVD]] [[deportado|deportis]] de [[Lvovo]] al [[Ĥarkovo]] 12 oficirojn de Pola Enlanda Armeo; [[Johannesburg]]: sudafrika gazetaro publikigis alvokon de ĉefministro [[Jan Smuts]]: ''Ĝojo pro liberigo de [[Parizo]] kaj [[Bruselo]] pliprofundigas nur nian senton de [[tragedio]], kiun travivas alia granda ĉefurbo en Eŭropo - Varsovio''; [[Londono]]: "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" publikigis ''Alvokon de polaj ĵurnalistoj al anglosaksa gazetaro'': ''La helpo de [[Aliancanoj]] por Varsovio limiĝis nur al malproporcia donitaĵo, laste tute haltigita pro perdoj de [[aviado]] (...) [[Rusio]] minacas al defendantoj de Varsovio kaj ilia komandanto, [[Tadeusz Komorowski|generalo Bór]], per milita juĝejo pro atako de germanoj sen konsento de la Supera Komandanto de [[Ruĝa Armeo]]''; britaj trupoj liberigis [[Gento (urbo)|Genton]];[[Bulgario]] deklaris militon al [[Tria Regno]]; [[Okupacio de baltaj ŝtatoj]]: [[Ruĝa Armeo]] konkeris la urbon [[Tartu]], liberiginte ĝin je faŝistoj; Leskovac (nuna [[Serbio]]) estis tute detruita de la brita-usona [[aviado]] dum la plej detrua bombado en la historio de [[Balkanio]] - 6 000 el 28 000 loĝantoj perdis la vivon
* [[1945]]: [[Postmilito]]: lasta publika [[ekzekuto]] de altranga oficisto en [[Ĉeĥoslovakio]] okazis sur la Juĝa Placo - ĝi celis montri [[Puno (juro)|punadon]] de [[kunlaborismo|kunlaboristoj]] kun [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio|naziismo]] kiuj pekis kontraŭ la homoj
* [[1948]]: [[Juliana (Nederlando)|Juliana]] iĝis [[listo de gereĝoj de Nederlando|reĝino de Nederlando]]