Rosetta (kosmosondilo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+bildo #WPWP
Linio 5:
''Rosetta'' estas la sesa kosmosondilo, kiu observas proksime kometon, sed ĝi estas la unua, kiu enorbitiĝis ĉirkaŭ ĝi, kaj kiu sendis surteriĝilon sur ĝian kernon. La misio estas teknika defio laŭ pluraj vidpunktoj. La distanco inter la [[Tero]] kaj la kometo postulas de la sondilo memstarecon dum la gravaj fazoj. La surteriĝilo devas sukcesi surteriĝi sur kometan kernon, kies konsisto kaj konduto estas nekonataj. Krome, ĝi devas transvivi, laŭ varmeca kaj energia vidpunkto, la grandajn variojn de la [[Sunradiado|sunlumo]] kaŭzatajn de la trajektorio.
 
Post unujara prokrasto pro misfunkcio de la [[lanĉo-veturilo]], kiu devigis rezigni pri la unua celo, la kometo [[46P/Wirtanen]], ''Rosetta'' estis lanĉita de raketo [[Ariane 5|Ariane 5 G+]] la [[2-a de marto|2-an de marto]] [[2004]] el la [[Franca Gviano|gviana]] kosmodromo [[Kourou]]. Por atingi saman [[orbito]]n, kiel la kometo, la sondilo uzis kvarfoje [[Gravita helpo|gravitan helpon]] de la Tero kaj [[Marso (planedo)|Marso]]. Dum sia vojaĝo, la kosmosondilo superflugis la [[asteroido]]jn [[2867 Šteins|Šteins]] en [[2008]] kaj [[21 Luteco|Luteco]] la 10-an de julio 2010, kies esplorado estis kromcelo cela misio. ''Rosetta'' estis tiam dormigita por 31 monatoj, por malgrandigi konsumadon de energio dum la sekcio de la trajektorio plej malproksima al la Suno. Ĝi estis reaktivigita en januaro de 2014, kaj komencis aron da manovroj por meti sin en la orbiton de la kometo, malpli ol {{unuo|100|km}} de ĝi. La {{daton|6|8|2014}}, la sondilo komencis la manovrojn por meti ĝin al la fina orbito ĉirkaŭ Ĉurjumov-Gerasimenko. La [[12-a de novembro|12-an de novembro]], pli ol dek jarojn post la lanĉo, ''Philae'' surteriĝis sur la grundon de la kometo por studi ĝiajn ecojn surloke. La ĉefŝipo devas daŭrigi esploradon de Ĉurjumov-Gerasimenko dum ĝis vojo ĉirkaŭ la suno ĝis la fino de la misio, planita por decembro de 2015.
 
=== Fino de la misio ===