Malnova vito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
== La multobligo de la greftobranĉoj kaj disvastigo en Slovenio kaj en la mondo ==
 
Antaŭ kelkaj jaroj mag. '''Tone Zafošnik''' pere de greftobranĉoj multobligis ĝin kaj la greftobranĉoj ekkreskis en multaj vinberejoj en [[Slovenio]] kaj kiel oficialaj donacoj de la urbo Maribor ankaŭ eksterlande, ekz. persone transdonita al [[papo]] [[Johano Paŭlo la 2-a]] en la Ĝardenoj de [[Vatikano]] (vidu la suban foton), [[Nov-Jorko]] en [[Usono]] persone transdonita [[Prezidento de Usono]] [[William J. Clinton]], [[Berlino]] en [[Germanio]], [[Kopenhago]] en [[Danlando]], en la Ĝardenoj de la [[Kastelo de Keszthely]] en [[Hungario]] (vidu la suban foton) kaj du idoj de la [[Malnova vito]] kreskas de la jaro 2003 en [[Malbork]] en [[Pollando]], t.e. en la esperantista '''PARKO de la MONDO''' kaj en la suda teraso de la Alta Kastelo de la [[Marienburg|Kastelo de Malborko]] (vidu la suban foton). Ekzemple Boris Sovič - la Urbestro de [[Maribor]] en la jaro 2003, ege popularigis eksterlande la malnovan viton, i.a. li gvidis la delegacion de la urbo kun la inĝ. '''Jovan Mirković''' (esperantisto) por planti la viton en la esperantista PARKO de la MONDO kaj en la [[Marienburg|Kastelo de Malbork]] ([[Pollando]]) kun la Urbestro de [[Malbork]] '''Jan Tadeusz Wilk''' kaj kun pola parlamentano, la Ministro de Internaj Aferoj [[Marek Biernacki]].
 
La 27an de oktobro 2018 Ambasadorino de [[Slovenio]] en [[Varsovio]] '''Maja Šegota''' kaj d-ro '''Marek Grabski''' - Direktoro de la Subĉiela Mizeo en '''Wygiełzów''' apud [[Krakovo]] kun [[Eduardo Kozyra]] - Prezidanto de [[Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto|EDE-Pollando]] ekplantis tie la greftobranĉon de la vito kreskanta en la [[Marienburg|Kastelo de Malbork]] (<ref>https://www.radiokrakow.pl/wiadomosci/malopolska-zachodnia/najstarsza-winorosl-zasadzona-w-wygielzowie-na-stulecie-odzyskania-niepodleglosci/</ref>, <ref>http://poland.us/strona,25,31742,0,winna-inicjatywa-na-niepodleglosciowy-jubileusz.html?fbclid=IwAR1yXFO1x3tm73EKy_LU-wjCbWYdIC-sdykwzegB3nKnuLIFlEj-aFSawms</ref>).