Ŝabtaj Cvi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homofilozofo}}
'''Ŝabtaj Cvi''' (hebree שַׁבְּתַי צְבִי , turke ''Sabetay Sevi''; diversaj literumoj en aliaj lingvoj; naskiĝis la {{Daton|1|aŭgusto|1626}} – mortis la {{Daton|17|septembro|1676}}) estis [[Sefardoj|sefarda]] [[rabeno]] kaj [[kabalisto]], kiu proklamis sin la longe atendata [[juda]] [[mesio]]. La movado, kiun li fondis, nomiĝas [[ŝabtajanismo]]. Li komencis diri al siaj kunuloj en la hejmurbo [[Izmiro]] jam en la jaro [[1648]], kiam li havis 22 jarojn, ke li estas la mesio. En 1666, alveninte [[Konstantinopolo]]n, lin kaptis la [[Turkio|turka]] registaro kaj enprizonigis lin. Post pluraj monatoj en prizonoj, [[Ahmed Köprülü]], la [[veziro]] de la [[sultano]], dekretis ke li devas elekti unu el tri farotaĵoj: pruvi sian diecon kontraŭ pafarkoj, aŭ trapikiĝi, aŭ konvertiĝi al [[islamo]]. Ŝabtaj Cvi elektis konvertiĝi, kaj surmetis turkan [[turbano]]n. Plej multaj ŝabtajanoj seniluziiĝis pri lia mesieco post la islamaniĝo, sed lia edzino Sara kaj ĉirkaŭ 300 familioj da sekvantoj elektis ankaŭ por si la konvertiĝon. Tiuj familioj nomiĝis "[[dönmeh]]" (konvertitoj), kaj iuj el ili sekvas lin ĝis la hodiaŭa tago.