Google Chrome: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Malfarita Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Malfarita Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1:
== Trajtoj ==
Chrome defaŭlte enhavas [[Google Gears]], [[aplikprograma interfaco]] kiu ebligas atingi senkonekte siajn datumojn (ekzemple la [[ofica programaro]] [[Google Documents]]), kaj permesas atingi [[retaplikaĵo]]jn ekster la foliumilo. Google Chrome ankaŭ pruntas trajtojn de siaj rivaloj: [[Legosigno|legosigna]] atingsistemo simila al “''speed dial''” de [[Opera (retumilo)|Opera]], kaj inteligenta [[adresbreto]], grava elpensaĵo de Opera jam uzita de [[Mozilla Firefox]] kaj la beta eldono de [[Internet Explorer]] 8.
 
Chrome uzas:
* la [[Aranĝa modulo|aranĝan modulon]] [[WebKit]] (ĝin ankaŭ uzas [[Safari (retumilo)|Safari]]);
* novan [[JavaScript]]-an modulon baziĝantan sur [[virtuala maŝino]] nomata V8, anoncita kiel tre efika dank’ al:
** [[ĝustatempa kompilado]] de JavaScript-a kodo al [[maŝinkodo]],
** tuja atingo al [[atributo]]j per kompleksa interna prezento ([[Objektema programado|objektema]] kaj dinamika [[datumtipo]]) de JavaScript-aj elementoj,
** efika [[Redisponigo de memoro|memorredisponigilo]], per klare identigitaj objektoj kaj [[adresmontrilo]]j;
* propran memorspacon por ĉiu komponanto aŭ [[langeto]] por gajni rapidecon kaj sekurecon;
* [[Malfermita kodo|malfermitan kodon]];<ref>{{en}} [http://code.google.com/apis/v8/design.html Design Elements - Google V8 JavaScript Engine - Google Code]</ref>
* dinamikan startpaĝon kun aspekto de la 9 plej vizititaj paĝoj kaj de lastaj legosignoj, fermitaj langetoj kaj serĉoj;
* privatnavigadan reĝimon, kie nenio konserviĝos post la halto de Chrome.
 
La unua beta eldono aperis la 2-an de septembro 2008 por [[Vindozo|Windows XP SP2]] kaj postaj.
 
«Chrome» estas kunmetata surbaze de fontoteksto, el kiu estas kunmetebla [[libera programaro|libera]] TTT-legilo «[[Chromium]]», uzata interalie por testado de aferoj iam aperontaj en «Chrome».
 
Google Chrome ne administras propran [[prokurilo]]n sed tiun uzatan de [[Internet Explorer]].
 
Kelkaj programoj, interalie CyberDOCS, ne funkcias per Google Chrome.
 
== Versioj ==
* 2008 (septembro): Versio 0.2.149.27