Google Chrome: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forviŝis la tutan enhavon el la paĝo
Etikedoj: Vakigo Malfarita Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Malaprobis la 6 tekstajn ŝanĝojn (de 182.2.171.149) kaj restarigis version 6946117 de 185.65.135.232
Etikedo: permana malfaro
Linio 1:
{{Informkesto programo
| Nomo = Google Chrome
| Logotipo = [[Dosiero:Google Chrome icon (September 2014).svg|80px]]
| Bildo =
| Priskribo = La ĉefpaĝo de la Vikipedio, vidita per Chrome
| Autoro = [[Google]]
| Programisto =
| Lasta_stabila_versio = 81.0.4044.122
| Dato_de_lasta_stabila_versio = {{dato|21|4|2020}}
| Lasta_testa_versio =
| Dato_de_lasta_testa_versio =
| Operaciumo = [[Vindozo]], [[GNU k Linukso]], [[OS X]], [[Android]] kaj [[iOS]]
| Lingvo =
| Konstruaĵo =
| Tipo = [[Foliumilo]]
| Licenco = [[Mallibera programaro]]
| TTT-ejo = [https://www.google.com/chrome Oficiala retejo]
| Standardo =
}}
'''Google Chrome''' estas [[foliumilo]] programita de [[Google]]. Ĝi estas [[mallibera programaro|mallibera programo]]. Ĝi estis anoncita la 1-an de septembro 2008 per [[bildrakonto]] de [[Scott McCloud]]<ref>{{en}} The Google Chrome Team kaj Scott McLoud, “[https://www.google.com/googlebooks/chrome/ Google Chrome: Behind the Open Source Browser Project]”</ref> distribuita sub la permesilo "[[Creative Commons]] Atribuo-Nekomerca-Neniuj derivaĵoj 2.5" kaj sendita per retpoŝto al kelkaj [[blogo|blogistoj]].<ref>{{en}} Philipp Lensse, “[http://blogoscoped.com/archive/2008-09-01-n47.html Google Chrome, Google’s Browser Project]” ĉe ''Google Blogoscoped''</ref> Poste la oficiala blogo de Google ripetis la anoncon.<ref>{{en}} Sundar Pichai kaj Linus Upson, “[http://googleblog.blogspot.com/2008/09/fresh-take-on-browser.html A fresh take on the browser]” ĉe ''The Official Google Blog''</ref>
 
== Trajtoj ==
Chrome defaŭlte enhavas [[Google Gears]], [[aplikprograma interfaco]] kiu ebligas atingi senkonekte siajn datumojn (ekzemple la [[ofica programaro]] [[Google Documents]]), kaj permesas atingi [[retaplikaĵo]]jn ekster la foliumilo. Google Chrome ankaŭ pruntas trajtojn de siaj rivaloj: [[Legosigno|legosigna]] atingsistemo simila al “''speed dial''” de [[Opera (retumilo)|Opera]], kaj inteligenta [[adresbreto]], grava elpensaĵo de Opera jam uzita de [[Mozilla Firefox]] kaj la beta eldono de [[Internet Explorer]] 8.
 
Chrome uzas:
* la [[Aranĝa modulo|aranĝan modulon]] [[WebKit]] (ĝin ankaŭ uzas [[Safari (retumilo)|Safari]]);
* novan [[JavaScript]]-an modulon baziĝantan sur [[virtuala maŝino]] nomata V8, anoncita kiel tre efika dank’ al:
** [[ĝustatempa kompilado]] de JavaScript-a kodo al [[maŝinkodo]],
** tuja atingo al [[atributo]]j per kompleksa interna prezento ([[Objektema programado|objektema]] kaj dinamika [[datumtipo]]) de JavaScript-aj elementoj,
** efika [[Redisponigo de memoro|memorredisponigilo]], per klare identigitaj objektoj kaj [[adresmontrilo]]j;
* propran memorspacon por ĉiu komponanto aŭ [[langeto]] por gajni rapidecon kaj sekurecon;
* [[Malfermita kodo|malfermitan kodon]];<ref>{{en}} [http://code.google.com/apis/v8/design.html Design Elements - Google V8 JavaScript Engine - Google Code]</ref>
* dinamikan startpaĝon kun aspekto de la 9 plej vizititaj paĝoj kaj de lastaj legosignoj, fermitaj langetoj kaj serĉoj;
* privatnavigadan reĝimon, kie nenio konserviĝos post la halto de Chrome.
 
La unua beta eldono aperis la 2-an de septembro 2008 por [[Vindozo|Windows XP SP2]] kaj postaj.
 
«Chrome» estas kunmetata surbaze de fontoteksto, el kiu estas kunmetebla [[libera programaro|libera]] TTT-legilo «[[Chromium]]», uzata interalie por testado de aferoj iam aperontaj en «Chrome».
 
Google Chrome ne administras propran [[prokurilo]]n sed tiun uzatan de [[Internet Explorer]].
 
Kelkaj programoj, interalie CyberDOCS, ne funkcias per Google Chrome.
 
== Versioj ==
* 2008 (septembro): Versio 0.2.149.27
 
<!-- Aneksprezentsugesto helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
== Notoj kaj referencoj ==
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Chrome OS]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj
|wikinewscat=Google Chrome
}}
* [https://www.google.com/chrome Senpaga versio]
 
{{Navigilo foliumiloj}}
 
[[Kategorio:Google Chrome| ]]