Palúdzka: Malsamoj inter versioj

parto de la urbo Liptovský Mikuláš, Slovakio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
artikolo honore al la ĵus forpasinta Ján Vajs pri lia naskiĝloko
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:06, 16 sep. 2021

Palúdzka (hungare Kispalugya) estas vilaĝo kaj urboparto de Liptovský Mikuláš en Slovakio.

Palugyay-kastelo

Situo

Palúdzka situas en okcidenta parto de la urbo, rekte sur la bordo de la akvorezervujo Liptovská Mara. Norde kaj oriente randas ĝin la rivero Váh, kiu nordokcidente de la centro de Palúdzka eniras la akvorezervujon. Proksimume meze de la urboparto trafluas ĝin en la sudnorda direkto rivereto Demänovka.

Historio

Unua skriba mencio pri la vilaĝo venas de la jaro 1282, kiam Palúdzka estis randa parto de la hodiaŭ jam subakvigita vilaĝo Paludza. En 1960 Palúdzka fariĝis urboparto de Liptovský Mikuláš.

Vidindaĵoj

Esperanto

Palúdzka estis naskiĝloko de Ján Vajs (1953–2021), gvida figuro de la Esperanto-movado en la Liptov-regiono.