Kastelo de Felsőzsolca: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
kastelo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:36, 19 sep. 2021

La kastelo de Felsőzsolca (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Bárczay [bArcai]) estas historia monumento ekde 1999 en urbo Felsőzsolca (Hungario).

Historio

Historio de la kastelo estas apenaŭ konata. Ŝajnas, en tiu loko nobela familio konstruis nobeldomon ĉirkaŭ 1700. La pli nova posedanto familio Bárczay en 1773 konstruis la etaĝan parton. En la 19-a jarcento ĝi estis trakonstruita laŭ klasikismo. Dum la socialismo la kastelo estis lernejo. En 2002 ĝi estis renovigita, poste biblioteko kaj muzeo trovis lokon interne.

Konstruaĵo

La kastelo kun keloj situas sola (iam en mezo de granda parko, kiu jam malaperis). La fasado estas simetria, meze estas la portiko kun 4 kolonoj, kiuj tenas terason por la unua etaĝo. La kastelo nur meze havas etaĝon, ekzistas ankaŭ keloj, sed ne sub la plena konstruaĵo.

Fontoj