Kristoforo Kolumbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 3 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
{{informkesto homo
| priskribo = [[Oleopentraĵo]] sur tolo de [[Sebastiano del Piombo]], 1519, ([[Novjorko]], [[Metropolitan Museum]]).}}
'''Kristoforo KOLUMBO''' (30-an de novembro [[1450]] - 20-an de majo [[1506]]) estis eŭropa navigisto kiu ludis gravan rolon en la nomita [[Malkovro de Ameriko]], nome la unuaj historie registritaj kontaktoj de eŭropanoj kun amerikaj indiĝenoj el Ameriko.
 
Liaj [[esplorvojaĝo]]j poste konsciigis la eŭropanojn pri la ekzisto de [[Ameriko]], sed pro pluraj kialoj estas neĝuste nomi lin ''la malkovranto de Ameriko''. Ĉiukaze ja li iĝis [[mapisto]], [[admiralo]], [[vicreĝo]] kaj ĝenerala guberniestro de la "[[Okcidentaj Indioj]]". Kvankam tre probable li ne estis la unua esploristo eŭropa esploristo de Ameriko, oni konsideras lin la malkovranto de nova kontinento — pro tio nomita [[Nova Mondo]] — por Eŭropo, ĉar li ja estis la unua kiu markis itineron por iro kaj reveno tra la Atlantiko kaj diskonigis la novaĵon (certe pro ekonomiaj interesoj). Tio definitive pelispuŝis la mondan etendon de la eŭropa civilizo, kaj la konkeron kaj [[Eŭropa koloniado de Ameriko|koloniigon de la nova kontinento]] fare de kelkaj eŭropaj potencoj.
 
Lia [[Homnomscienco|homnomo]] estas [[ikono]] tutmonde kiu inspiris sennombrajn nomigojn, kiaj tiu de unu lando: [[Kolombio]],<ref>[http://www.colombia.com/colombiainfo/infogeneral/] Acerca de Colombia. Orgullo Colombiano www.colombia.com Alirita la 6-an de januaro de 2008; Etimología de Colombia [http://etimologias.dechile.net/?Colombia www.etimologias.dechile.net] Alirita la 6-an de januaro de 2008; [http://www.simon-bolivar.org/bolivar/gran_colombia.html] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20080216024359/http://www.simon-bolivar.org/bolivar/gran_colombia.html |date=2008-02-16 }} La Gran Colombia www.simon-bolivar.org Alirita la 6-an de januaro de 2008.</ref> kaj tiuj de du regionoj de [[Nordameriko]]: nome la [[Brita Kolumbio]], en [[Kanado]], kaj la [[Distrikto Kolumbio]], en [[Usono]].
 
== Biografia resumo ==
Li estis italo, el [[Ĝenovo]], (kie estas vizitebla la ruinon de lia domo). Fakte ne ĉiuj certas, ĉu li vere estis el Ĝenovo. Misteraj cirkonstancoj igis kelkajn opinii, ke li estis iu, kiu ŝajnigis la identecon de la vera ''Colombo'' post ŝippereo, kaj ke li eble estis [[portugaloj|portugala]] aŭ [[katalunio|kataluna]] [[judoj|judo]]. Vere en siaj skriboj li neniam uzis la italan, sed strangan hispanan, kun multaj miksoj de portugalaj vortoj; (tamen, en tiutempa Ĝenovo, preskaŭ neniu parolis la italan, sed la liguria) . La {{daton|4|junio|1949}} la sovetia gazetara agentejo [[TASS]] eĉ publikigis la informon, ke li naskiĝis en Rusio. La usona historiisto Henry Harrise konfirmas la rusecon de Kolumbo, sed asertas, ke li naskiĝis en [[Parizo]].<ref>{{Monatoref|numero=1992/10|paĝo=27|titolo=Kie naskiĝis Kristoforo Kolumbo?|ligilo=|aŭtoro=Galuco Rodriguez Correa}}</ref>
 
(Praktike ĉiu ajn provas diri ke li estis sian samlandanon, kaj ne itala; Restas la fakto ke la tiutempa reĝa kortego de Hispanio tute ne dubis ke li estis el Ĝenovo, kaj parolis pri li kiel "la ĝenovano").
 
<ref>{{Monatoref|numero=1992/10|paĝo=27|titolo=Kie naskiĝis Kristoforo Kolumbo?|ligilo=|aŭtoro=Galuco Rodriguez Correa}}</ref>
 
En [[1476]] li sin establis en [[Lisbono]], kie pere de la familio de sia edzino, [[Filipa Moniz]], li faris kontrakton kun la grandaj esploraj kompanioj de [[Portugalio]]. Dum sia portugala periodo, li faris longajn vojaĝojn ĝis [[Gvineo]] sude kaj [[Islando]] norde. Li vojaĝis ĉiam kiel komercisto, do pasaĝero — li neniam estis profesia [[maristo]].