André Grondin: Malsamoj inter versioj

reunia instruisto kaj esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''André GRONDIN''' (naskiĝis la 17-an de novembro 1929, mortodato ankoraŭ ne sciata, 1994?) estis reunia instruisto, esperantisto kaj membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). En la decembra numero de ''Esperanto'' de 1962<ref>''Esperanto: oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio''. Jaro 55, n-ro 685 (12), decembro 1962, p. 223</ref> Grondin aperas kiel Delegito de UEA por la urbo Saint-Joseph (Re..."
Etikedo: Disambiguation links
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:30, 19 sep. 2021

André GRONDIN (naskiĝis la 17-an de novembro 1929, mortodato ankoraŭ ne sciata, 1994?) estis reunia instruisto, esperantisto kaj membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

En la decembra numero de Esperanto de 1962[1] Grondin aperas kiel Delegito de UEA por la urbo Saint Joseph, de Reunio, notita kiel instruisto. Li daŭris kiel delegito ĝis 1994.[2][3][4][5].[6]

Frue, en 1963, Grondin verkis Reunio, insulo de la hinda oceano, eldonita de Centre national Esperanto-office, Orléans, 6 paĝojn 21 x 14 cm, ilustrita kovrilo[7][8]. Li verŝajne estas la unua esperantisto en Reunio. Almenaŭ inter 1982 kaj 1983 li respondecis pri instruado de Esperanto per letera kurso al ĉirkaŭ 15 personoj loĝantaj dise tra la insulo, kadre de la agado de Reunia Asocio por Disvastigo kaj Praktikado de Esperanto, ankaŭ referencita kiel "reunia Esperanto-Asocio" (aŭ per la mallongigo en la franca ARDPE), fondita de Pierre Lelievre la 22-an de oktobro 1982, kiu fariĝis ĝia unua prezidanto.[9][10]

Referencoj

  1. Esperanto: oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Jaro 55, n-ro 685 (12), decembro 1962, p. 223
  2. Jarlibro 1963. UEA
  3. Jarlibroj 1967 kaj 1968. UEA
  4. Jarlibroj 1970 ĝis 1978
  5. Esperanto: oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Jaro 69, n-ro 851 (11), novembro 1976, p. 195
  6. Jarlibroj 1993 kaj 1994. UEA
  7. Esperanto: oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Jaro 58, n-ro 714 (5), majo 1965
  8. https://catalogue.bnf.fr/ark:/12148/cb33032477k
  9. Esperanto: oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Jaro 75, n-ro 923, novembro 1982
  10. Esperanto: oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Jaro 76, n-ro 936, decembro 1983