Johano Paŭlo la 1-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
pri lia nomo
Linio 22:
}}
}}
[[Papo]] '''Johano Paŭlo la 1-a''' ([[latina lingvo|latine]]: Ioannes Paulus PP. I) estis naskiĝinta '''Albino Luciani''' ({{dato|17|oktobro|1912}} – {{dato|28|septembro|1978}}) en [[Canale d'Agordo|Forno di Canale]], vilaĝo en provinco de [[Belluno]], [[Italio]]. Li estis [[patriarko|patriarĥo]] de [[Venecio]] antaŭ esti elektita papo. Li decidis nomiĝi Johano Paŭlo la l-a, duobla nomo, kiu por la unua fojo aperas en la dumiljara historio de la Eklezio, ĝuste por atesti sian volon daŭrigi la renovigan agadon de la antaŭintoj, [[Johano la 23-a]] kaj [[Paŭlo la 6-a]]. Li ankaŭ estis la unua en la papoj, kiu aldonis la "unuan" al sia nomo.
 
La saman nomon prenis lia posteulo, [[Johano Paŭlo la 2-a]], kiu kontraste al li ĝuis unu el la plej longaj papaj periodoj en la historio.
 
Ĉi tiu estis la plej mallonga ofico de la papo en 373 jaroj (ekde la papo [[Leono la 11-a]]) kaj 1978 estis la lasta konata "'''jaro de la tri papoj'''" ĝis nun.
 
== Vivo ==
Li studis filozofion kaj teologion en la [[Seminario]]j de [[Feltre]] kaj Belluno. Li kompletigis siajn studojn en [[Romo]], ĉe la [[Gregoria Universitato]], kie li doktoriĝis pri teologio. Apenaŭ 22-a jara, li estis ordinita sacerdoto, kaj tuj li iĝis vicparoĥestro en sia malgranda naskiĝloko, pli poste en la apuda urbeto [[Agordo (Italio)|Agordo]]. Samtempe, li instruis religion en la minista teknika instituto de Agordo.
 
Dum dek jaroj, ĝis [[1947]], li estis vicrektoro kaj profesoro pri teologio en la [[Seminario de Belluno]]. Li pretigis en [[1949]], iĝinte ekde [[1948]] Vikario de la Episkopo de Belluno, Eŭkaristian Kongreson, kaj verkis [[katekismo]]n, kiu jam atingis sep eldonojn kaj estis tradukita en multajn lingvojn.
 
En [[1958]] Papo [[Johano la 23-a]], kiu havis la okazon lin apreci kiel [[Patriarko de Venecio]], nomis lin [[Episkopo]] de [[Vittorio Veneto]]; la episkopa [[Konsekrado|konsekro]] okazis en [[Baziliko Sankta Petro|Sankta Petro]], per la manoj de la Papo mem.
 
La agado de Mons. Luciani en tiu urbo estis vasta kaj intensa sur la spirita, karitata kaj kultura ebeno. Lia ĉefa zorgo estis la formado de sacerdotoj kaj la evoluigo de la laikaj katolikaj organizoj. Sentiva je la suferoj de la malriĉuloj, li neniam mankigis al ili spiritan konsolon kaj konkretan helpon.