Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky: Malsamoj inter versioj

==Legindaj artikoloj==
Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri [[Jane Austen]], [[Lenin]], [[Abraham Lincoln]], [[Karolo Lineo]], [[Fernão de Magalhães]] kaj [[Mekko]]. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:32, 18 aŭg. 2021 (UTC)
 
==Pli kaj plu==
Saluton. Kial vi ne uzas insiste la vorton "plia"? Ĝi aperas klare en PIV ("plia. Estanta ⁓; aldona: unu ⁓a mortis; jen ⁓an komplezon mi petas de vi. ☞ kroma.") en la senco kiun vi celas. Kontraste "plu" estas rilata ĉefa al daŭro kaj nur specife al spaco kiam estas unu post alia (tempo). "plu. I - Cirkonstanca morfemo, montranta la '''daŭradon''' k neĉeson de stato aŭ ago: 1 en la '''tempo''' (pli longatempe): ŝi volis diri ion ⁓, sed ŝi ne povis Z; ho, diru, kion ⁓ vi scias? Z; tenu ankaŭ ⁓ ĝin en sekreto Z; danĝere estas lin lasi ⁓ en tia libereco Z; k tiel ⁓ Z; ⁓ k ⁓ faladis la pluvo; 2 en la spaco (pli malproksime): iru ankoraŭ unu paŝon ⁓!; se vi legus ⁓, vi vidus, ke la fino estas pli klara. ☞ pli. Rim. 1 plu + nea vorto signifas la '''maldaŭron''', la ĉesigon de ago aŭ stato: mi ne povas iri unu paŝon ⁓; ne parolu ⁓; ĝis tie k ne ⁓; mi lin ne vizitos ⁓; li ne povis ⁓ sin deteni Z; ne aperu ⁓ antaŭ mia vizaĝo Z; li ⁓ neniam batalos kontraŭ vi Z; nun li kuŝas, por neniam leviĝi ⁓ Z; formorti, dormi k nenio ⁓ Z; nun, kiam ⁓ nenia savo por ni restas Z; neniaj duboj ⁓. ☞ jam ne, ankoraŭ ne, ne pli. II - Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj: '''plua. Daŭranta ⁓, okazanta en posta tempo''': nun rakontu al mi la ⁓an sorton de ili Z; li restos tri ⁓ajn tagojn; provo, kiu decidos pri ⁓aj mendoj Z; la libro vekis en mi la deziron legi ⁓ajn tiaspecaĵojn; tion mi konsentas, sed rifuzas ĉion ⁓an; ĝis ⁓a informiĝo; ⁓a en buŝo (pp vino, kies gusto de frukto estas facile rekonebla k daŭras en la buŝo)." Eble "plua" ne estas absolute malĝusta, sed klare "plia" estas tute ĝusta. Vi demandas kial mi ŝanĝas. Mi povus demandi kial vi malfaras tiun ŝanĝon. Mi ne demandas, ĉar mi komprenas, ke tute ne plaĉas al vi minimuman tuŝon en viaj artikoloj.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:21, 20 sep. 2021 (UTC)
213 495

redaktoj