Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 364:
==Pli kaj plu==
Saluton. Kial vi ne uzas insiste la vorton "plia"? Ĝi aperas klare en PIV ("plia. Estanta ⁓; aldona: unu ⁓a mortis; jen ⁓an komplezon mi petas de vi. ☞ kroma.") en la senco kiun vi celas. Kontraste "plu" estas rilata ĉefa al daŭro kaj nur specife al spaco kiam estas unu post alia (tempo). "plu. I - Cirkonstanca morfemo, montranta la '''daŭradon''' k neĉeson de stato aŭ ago: 1 en la '''tempo''' (pli longatempe): ŝi volis diri ion ⁓, sed ŝi ne povis Z; ho, diru, kion ⁓ vi scias? Z; tenu ankaŭ ⁓ ĝin en sekreto Z; danĝere estas lin lasi ⁓ en tia libereco Z; k tiel ⁓ Z; ⁓ k ⁓ faladis la pluvo; 2 en la spaco (pli malproksime): iru ankoraŭ unu paŝon ⁓!; se vi legus ⁓, vi vidus, ke la fino estas pli klara. ☞ pli. Rim. 1 plu + nea vorto signifas la '''maldaŭron''', la ĉesigon de ago aŭ stato: mi ne povas iri unu paŝon ⁓; ne parolu ⁓; ĝis tie k ne ⁓; mi lin ne vizitos ⁓; li ne povis ⁓ sin deteni Z; ne aperu ⁓ antaŭ mia vizaĝo Z; li ⁓ neniam batalos kontraŭ vi Z; nun li kuŝas, por neniam leviĝi ⁓ Z; formorti, dormi k nenio ⁓ Z; nun, kiam ⁓ nenia savo por ni restas Z; neniaj duboj ⁓. ☞ jam ne, ankoraŭ ne, ne pli. II - Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj: '''plua. Daŭranta ⁓, okazanta en posta tempo''': nun rakontu al mi la ⁓an sorton de ili Z; li restos tri ⁓ajn tagojn; provo, kiu decidos pri ⁓aj mendoj Z; la libro vekis en mi la deziron legi ⁓ajn tiaspecaĵojn; tion mi konsentas, sed rifuzas ĉion ⁓an; ĝis ⁓a informiĝo; ⁓a en buŝo (pp vino, kies gusto de frukto estas facile rekonebla k daŭras en la buŝo)." Eble "plua" ne estas absolute malĝusta, sed klare "plia" estas tute ĝusta. Vi demandas kial mi ŝanĝas. Mi povus demandi kial vi malfaras tiun ŝanĝon. Mi ne demandas, ĉar mi komprenas, ke tute ne plaĉas al vi minimuman tuŝon en viaj artikoloj.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:21, 20 sep. 2021 (UTC)
:Mi komprenas "plua" rilate al ĉefa dosiero (bildo), kiu estas en la ŝablonoj (do supre). Do, tie estas la "ĉefa" foto kaj sube en la paĝoj estas "pluaj (ceteraj) fotoj". Ili estas pluaj en la vico. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 12:28, 20 sep. 2021 (UTC)