Jan van Mieris: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto verkisto |nomo = <span style="text-shadow:gray 4px 4px 2px;"><font face="Trebuchet MS" color="yellow"><big><big><b>Jan van Mieris<br>(1660-1690)</b></font></big></big></span> |dosiero =1688_van_Mieris_Bildnis_eines_rauchenden_Künstlers_anagoria.JPG |priskribo =Portreto de artisto, fumanta pipon, |dato de naskiĝo =17-a de junio 1660 |loko de naskiĝo = Lejdeno, Nederlando |dato de morto..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:39, 23 sep. 2021

Jan van Mieris (1660-1690) estis nederlanda poeto kaj pentristo pri genro kaj portretoj en la Baroka Periodo. Li estis filo de Frans van Mieris la Maljuna (1635-1681) kaj frato de Willem van Mieris (1662-1747). Kaj lia patro kaj lia frato ambaŭ estis pli bone konataj. Nur kelkaj el la pentraĵoj de Jan estas konataj nuntempe, kaj la galerio de pentraĵoj en Dresden neniam posedis ajnan el ili.[1]

Jan van Mieris
(1660-1690)
Portreto de artisto, fumanta pipon,
Portreto de artisto, fumanta pipon,
Persona informo
Naskiĝo 17-a de junio 1660
en Lejdeno, Nederlando
Morto 17-a de marto 1690
en Romo, Italio
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Familio
Patro Frans van Mieris vd
Patrino Cunera van der Cock vd
Gefratoj Willem van Mieris vd
Parencoj Frans van Mieris la Juna vd
Profesio
Okupo pentristo vd
Aktiva en LeidenItalio vd
Verkado
Verkoj Portrait of a young Man ❦
Portrait of Cornelis Backer (1633-1681) ❦
Willem Backer (1595-1652) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel lia frato Willem, Jan van Mieris lernis la arton pri pentradoj el ilia patro kaj ankaŭ kun Gerard de Lairesse (1641-1711), en Amsterdamo, kie li lernis pentri historiajn pejzaĝojn. Okaze de la morto de ilia patro en 1681, Willem, aĝante nur 18 jarojn, respondecis pri la familia laborejo.[2] Kiel poeto, Jan van Mieris verkis lirikan version el la teatraĵo “Aminta” de la poeto Torquato Tasso (1544-1595) kiu konserviĝas en manuskripto en la Universitato de Lejdeno.[3] Li havis fratinon Christina van Mieris (1664-1685).

==Biografio==

Dum lia junaĝo, diversaj malsanoj malhelpis lin progresi ĉe liaj studoj. Lia laboro estis speciale aprezata de membroj de la familio de la Court.

La patronino de Jan, Petronella de la Court (1624-1707) posedis tri el siaj pentraĵoj, ŝia filo Adam Oortmans la 2-a (1662-1719) havis kvar. Li ankaŭ pentris portretojn por ĉi tiu familio, unu al Petronella, unu al ŝia edzo Adam Oortmans la 1-a (1622-1684) kaj unu al ilia pranevo Pieter de la Court van der Voort (1664-1739). Ĉi-lasta havis du parojn de juvelpendaĵoj, ĝenraj pecoj, faritaj de Jan.

Memportreto de Jan van Mieris (1685).

Ĉirkaŭ 1686–87, li vojaĝis kun Adam Oortmans la 2-a al Italio, supozeble tra Vieno, ĉar la imperiestro estis kliento de lia patro. La vojaĝo daŭrigis rekte al Venecio, kie Jan skribis leteron al sia patrino en januaro 1689. En ĝi li rakontas, ke ne ekzistas intereso pri lia laboro tie kaj ke li iros al Florenco, kie la famo pri la meritoj de lia patro havigis al li plej multe honoran ricevon de Kozimo la 3-a de Mediĉo, grandduko de Toskanio.

Li tiam iris al Romo, kie laŭdire liaj kapabloj estis jam bone konataj, kaj liaj verkoj treege avidataj. En tiu urbo Jan troviĝis en la kompanio de grupo de junaj pentristoj kun malbona famo, probable la tiel nomataj Bentvueghels, kaj lia sanstato plimalboniĝis, sed li plu laboris kiel eble plej longe. Li mortis en Romo.

Raporto pri la lastaj tagoj de Jan estis publikigita de la pentristo Erasmus Causse (1660-1738), kiu ankaŭ priskribas la entombigon de Jan ekster la urba pordego de Romo. Pli ol 40 verkoj de Jan van Mieris estas konataj, inkluzivante unu kiun li pentris en Romo, datita je 1690.

Jan van Mieris estis ne nur pentristo, sed ankaŭ poeto. Li faris rimitan tradukon de la teatraĵo "Aminta" de la itala poeto Torquato Tasso (1544-1595) kaj verkis kelkajn poemojn, inkluzive unu pri pentraĵo de sia patro kaj unu pri doktoriĝo de amiko en Universitato de Lejdeno.

Lia moto estis "Ut pictura poesis" de Horacio, kiu signifas "kia pentrado tia poezio". Lia literatura verko estas konservita en la Biblioteko de la Universitato de Lejdeno. La pentraĵoj de Jan van Mieris estas disvastigitaj tra la tuta mondo en diversaj muzeoj kaj kolektoj. La Nederlanda Muzeo De Lakenhal en Lejdeno havas ses pentraĵojn, inkluzive de lia granda memportreto.

Literaturo

Vidu ankaŭ

  • Frans van Mieris la Juna (1689-1763)
  • Frans van Mieris la Maljuna (1635-1681)
  • Francis Van Bossuit (1635-1692)
  • Johann Georg Wille (1715-1808)
  • Gerard de Lairesse (1641-1711)
  • Adam Oortmans la 1-a (1622-1684)
  • Erasmus Causse (1660-1738)
  • Petronella de la Court (1624-1707)
  • Pieter de la Court van der Voort (1664-1739)
  • Kozimo la 3-a de Mediĉo (1642-1723)

Referencoj