Saturno (planedo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 148:
Saturno estas unu el la planedoj videblaj nud-okule en la tera ĉielo. Pro tio ĝi estas konata kaj observata kiel planedo jam ekde la [[pratempo]]. Ĝi estas la plej malproksima inter la planedoj jam konataj antaŭ la invento de [[teleskopo]], kvankam [[Urano (planedo)|Urano]] ankaŭ videblas nudokule en aparte taŭgaj kondiĉoj.
 
Saturno aperas kiel flava steleto kun [[videbla magnitudo]] inter +1,17 kaj -0,55. Ĝi trairas la [[ekliptiko]]n dum periodo de proksimume 29 jaroj kaj duono. Kvankam teorie la ringaro ankaŭ videblas nudokule, la plejparto el homoj bezonas observilon por ĝin rimarki - ĝenerale sufiĉas [[teleskopo]] kun 20-obla pligrandiga povo.<ref name="NMM Saturn"/>
 
Saturno plej bone videblas okaze de [[opozicio]], tio estas, kiam ĝi situas laŭ la sama linio kiel Suno kaj Tero. Pro la ŝanĝiĝanta orientiĝo de la ringoj rilate al Tero, kelkaj opozicioj estas pli favoraj ol aliaj: ekzemple, la {{daton|17|decembro|2002}} la kliniteco de la ringoj estis aparte konvena por observado el Tero, kaj Saturno atingis tre malaltan videblan magnitudon.<ref name="opp2002">{{Cite web|url = http://findarticles.com/p/articles/mi_qa4015/is_200301/ai_n9338203|title = SATURN IN 2002-03|accessdate = 2007-10-14|last = Schmude|first = Richard W Jr|year = 2003|publisher = Georgia Journal of Science|archiveurl=http://archive.is/QZCAQ|archivedate=2013-01-12}}</ref>