Abram Kofman: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Provis korekti la mortjaron (Sed ĝi ankoraŭ malpravas kiel 1939), kaj aldonis alineon pri lia korespondado kun Zamenhof
 
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Abram KOFMAN''' (alie '''Abraham Antoni KOFMAN''', naskiĝis en [[1865]], mortis probable en [[1940]]<ref>1984, William Aᴜʟᴅ. ''[[Esperanta Antologio]]'', [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]], Roterdamo</ref>) estis rusa judo, librotenisto, esperantisto kaj poste idisto kaj ano de [[Occidental]] en [[Odeso]], kie dum lia naskiĝo apartenis al [[Rusia Imperio]], nun al [[Ukrainio]]. Li estis eminenta Esperanto-poeto kaj art-tradukisto de la unua periodo (1892-1906).
 
== Verkoj en Esperanto ==
Linio 8:
 
En [[1896]] li planis aperigi poemaron, tradukitan de li el 18 lingvoj.
 
== Intereso pri Hilelismo ==
En la printempo de 1901 Kofman, tiam en Odeso, ricevis la ruslingvan broŝuron ''[[Hilelismo]]'' (Varsovio, januaro 1901), kion, sub la pseŭdonimo Homo Sum, verkis [[L. L. Zamenhof]]. En tiu broŝuro, la fondinto kaj de Hilelismo kaj de Esperanto skribis, ke lia idea popolo neŭtrala “havos en si nenion teritorian, ĉar dissemitaj tra la tuta mondo ĝiaj anoj havos ĉiu sian naturan patrujon; la religio de tiu ĉi popolo havos nenion komunan kun la teritorio, kun ia tribo aŭ gento, sed portos karakteron neŭtrale-homan, kaj ĉiu deziranta, de kiu ajn origino li estus, havos eblecon aparteni al ĝi; la lingvo de tiu ĉi popolo al neniu estos fremda, heredo de fremdaj prauloj, ĝi estos neŭtrale-homa.”<ref name="Zamenhofa letero">[https://www.esperantio.net/index.php?id=9 Letero al Kofman], Esperanta Civito, 2006. Alirita la 24-an de septembro 2021.</ref> La broŝuro sendube vekis la intereson de Kofman pri hilelismo, sed bedaŭrinde la letero, kiun li tiam sendis al [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]], ne travivis, sed Zamenhof respondis la 28-an de majo 1901 al Kofman: "Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen sufiĉe instruita de la sperto mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam [[Volapuko|Volapük]] staris ankoraŭ multe pli brilante, kaj tamen... rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus, nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon "eliros el la modo", ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo Internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj." Li plie skribis pri sia konvinko, ke la enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos neniam ebla sen hilelismo kaj la kreo de neŭtrala popolo.<ref name="Zamenhofa letero"/>
 
== Akademiaj Korektoj de la rusa ==
Linio 29 ⟶ 32:
 
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Kofman, Abram Antoni|1865|1940}}
 
[[Kategorio:Rusiaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Akademio de Esperanto]]
[[Kategorio:Homaranismo]]
{{EdE|K}}