Rollo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 10:
Ekzilita el [[Norvegio]] en [[874]], li estris grupon de [[vikingoj]], ĉefe [[Danio|danaj]] kaj [[Norvegio|norvegaj]], kaj atakas la marbordajn vilaĝojn de la [[Norda Maro]] kaj de la [[Maniko]]. Li establiĝas dum kelka tempo je la marenfluejo de la [[Sejno]] en [[896]] plurfoje almonteniras la riveron, konkeras [[Rouen]] kaj minacas [[Parizo]]n, kiun li sieĝas vane en [[910]].
 
En [[911]], post la sieĝo de [[Chartres]], la [[karolidoj|karolida reĝo]] [[Karlo la 3-a (Francio)|Karlo la 3-a]], la simplulosimpla, cedas al li per la [[traktato de Saint-Clair-sur-Epte]], parton de la [[Neŭstrio]], kun la [[grafujo]] de [[Rouen]], bazo de la estonta [[dukujo]] de [[Normandio]]. Kompense Rollo malhelpos aliajn vikingojn ataki Neŭstrion. Li baptiĝas en [[912]] en la [[katedralo]] de Rouen sub la nomo [[Roberto]], laŭ la nomo de Roberto, [[duko]] de la [[frankoj]] (praulo de la estontaj [[kapetidoj]]) lia baptopatro.
 
Post la bapto, Rollo edziĝas al la filino de Karlo la 3-a, Giselle, princino karolida, kiu tiam estis nur 4-jara.