Kusta ben Luka: Malsamoj inter versioj
Kani (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto homo}} '''Kusta ben Luka''', literumita ankaŭ kiel ''Qusta ibn Luqa'' (820–912) (kaj ''Costa ben Luca'' aŭ ''Constabulus'')<ref> Nancy G. Siraisi, ''Medicine and the Italian Universities, 1250-1600'' (Brill Academic Publishers, 2001), p 134. </ref> estis siria melkita kristana kuracisto, filozofo, astronomo, matematikisto kaj tradukisto.<ref> Worrell, W. H. (1944). "Qusta Ibn Luqa on the Use of the Celestial Globe". ''Isis..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 22:43, 30 sep. 2021
Kusta ben Luka, literumita ankaŭ kiel Qusta ibn Luqa (820–912) (kaj Costa ben Luca aŭ Constabulus)[1] estis siria melkita kristana kuracisto, filozofo, astronomo, matematikisto kaj tradukisto.[2] Li naskiĝis en Baalbek. Veturinta al partoj de la Bizanca Imperio, li kunportis greklingvajn tekstojn kaj tradukis ilin en araban. Li mortis en Armenio en 912.
Kusta ben Luka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 819 en Baalbek |
Morto | 1-an de januaro 912 (92-jaraĝa) en Kuvajto |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | nekonata valoro |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • matematikisto • tradukisto • verkisto • astronomo • filozofo |
Verkoj | Paradise |
Li faris tradukojn el Diofanto de Aleksandrio, Aristarko el Samoso, Teofrasto, Galeno de Pergamo, Herono de Aleksandrio, Johano Filopono ktp. Li verkis komentaron pri Eŭklido kaj traktaĵon pri la armela sfero. Li estis elstara figuro en la grek-araba traduka movado kiu atingis sian pinton en la 9-a jarcento. Je peto de riĉaj kaj influaj komisiantoj, Kusta tradukis greklingvajn verkojn pri astronomio, matematiko, mekaniko kaj natura scienco en araban.
Li produktis ankaŭ verkojn per si mem: pli ol ses dek traktaĵoj estas atribuitaj al li. Li verkis ĉefe pri medicinaj temoj, sed ankaŭ pri matematiko kaj astronomio. Nur malgranda parto de lia produktaro estis ĝis nun eldonita. La nuntempaj eldonoj de la medicinaj verkoj de Kusta montras, ke li estis iom familiara kun la humora medicino de Hipokrato-Galeno – la teoria sistemo kiu konstituis la bazon de formala medicino en Islamo.