Saturno (planedo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 156:
En 1610 [[Galilejo]], direktante sian teleskopon al Saturno, observis ĝiajn ringojn, sed ne komprenis, kion li vidis: li priskribis, ke la planedo havus “orelojn”. En 1612 Tero eniris la ringan [[ebeno]]n kaj ili efektive ne videblis. En 1613 ili reaperis, sed Galilejo ne kapablis elpensi taŭgan hipotezon por klarigi, kion li observadis.<ref>{{en}} ''[http://www2.jpl.nasa.gov/saturn/back.html Historical Background of Saturn’s Rings] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20090321071339/http://www2.jpl.nasa.gov/saturn/back.html |date=2009-03-21 }}'', NASA/JPL</ref>
 
En 1656, [[Christiaan Huygens]], uzante pli potencan teleskopon, komprenis, ke la planedo estas ĉirkaŭata de ringo, kiun li supozis solida. Li ankaŭ eltrovis apud Saturno alian astron, nomotan Titano.
 
En 1675, [[Giovanni Domenico Cassini]] observis, ke la ringo estas aro de pluraj ringetoj, disigataj per [[malpleno]]j; la plej larĝa el ili poste ricevis la nomon [[malpleno de Cassini]].
 
En 1859, [[James Clerk Maxwell]] demonstris, ke ringoj ne povas esti solidaj. Li hipotezis, ke ili estas kunmetitaj el multaj etaj partikloj, orbitantaj Saturnon sendepende.<ref>{{en}} James Clerk <span style="font-variant: small-caps;">Maxwell</span>, “''[http://www-history.mcs.st-andrews.ac.uk/~history/Extras/Maxwell_Saturn.html On the Stability of the Motion of Saturn’s Rings]''”, 1859</ref> La teorio de Maxwell estis pruvita en 1895 per spektroskopiaj studoj de [[James Edward Keeler|James Keeler]] en [[observejo Lick]].
 
=== Kosmosondiloj ===