Emil Orlik: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Rescuing 0 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8.1
Linio 4:
 
== Vivo ==
Orlik estis filo de la [[judismo|juda]] tajlormajstro Moritz Orlik (1832–1897)<ref>[http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno?apm=0&aid=ptb&datum=18971211&seite=18&zoom=2 Nekrologo en la gazeto ''Prager Tagblatt'' de la 11-an de decembro 1897]</ref> el Prago kaj de ties edzino Anna, denaska Stein<ref>[http://digi.nacr.cz/prihlasky2/indexen.php?session=9b770729ba5454ff298e6e80b0853c42&action=record&x=38&t=1&m=1 Polica informilo pri la familio]{{404|date=October 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>. Post la abituro en 1889 je [[Prago]] li studis ekde 1889 ĝis 1893 ĉe la privata pentrolernejo de Heinrich Knirr en Munkeno kaj ĉe la Akademio de Bildaj Artoj je Munkeno. En 1894 li revenis al Prago, kie li en 1897 finfine establiĝis per propra verkejo. Decida por lia plua artisma evoluo fariĝis vojaĝo al [[Japanujo]] de 1900 ĝis 1901. En 1904 li translokiĝis al [[Vieno]]. Ekde 1899 ĝis 1905 li estis membro de la [[Viena Secesio]] kaj publikigis en la Secesia revuo "Ver Sacrum". Voko al la Ŝtata Instruinstituto de la Berlina Artmetia Muzeo kiel profesoro kaj estro de la grafiko-klaso – li estis posteanto de Otto Eckmann – igis lin transloĝiĝi al [[Berlino]]. Inter liaj lernantoj troviĝas tre bone konataj nomoj Namen kiel [[George Grosz]], [[Hannah Höch]], Oskar Nerlinger, Josef Fenneker, sed ankaŭ malpli konataj kiel ekzemple Carl Schröder kaj la trankvila Gustav Berthold Schröter. Ekde 1906 Orlik destis membro de la [[Berlina Secesio]] kaj partoprenis ties ekspoziciojn.
 
Berlino restis ĝis la morto de Orlik lia loĝurbo, de tie li preskaŭ ĉiun jaron li entreprenis vojaĝojn al [[Sudeŭropo]], [[Francujo]] kaj [[Svisujo]]. En la jaro 1912 li komencis sian duan, pli vastan vojaĝon al Azio, kiu kondukis lin tra [[Ĉinujo]], [[Koreujo]] kaj Japanujo. Li mortis la 28-an de septembro 1932 en Berlino.