Černá Voda: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Černá Voda''' (en traduko ''Nigra Akvo'') estas vilaĝo en orienta rando de Žulova montetaro. Belegan dominaĵon de vilaĝo Černá Voda kreas grandega remparo de Sokola montodorso, (kiu kiel terlango de [[Riĥleba montaro]] apartigas tiun ĉi regionon de valo de rivero Bělá kaj urbo [[Jeseník]]) precipe montopintoj Sokolí vrch (967 m) kaj Studniční vrch (992 m). Parto de Černá Voda estas pli malproksima vilaĝeto '''Rokliny''' kaj apudaj vilaĝoj '''Staré Podhradí''' kaj '''Nové Podhradí'''. Tiuj ĉi vilaĝoj estas apartigitaj de si per nealta montopinto Hradisko (425 m), sur kiu staras ruinoj de grandega burgo [[Kaltenštejn]], kiu foje regis al la tuta ĉirkaŭaĵo.
'''Černá Voda''' estas vilaĝo de Ĉeĥio.
 
== Administrado ==
La ĉeĥa nomo Černá Voda kaj ankaŭ ties germana similo Schwarzwasser estas same kiel ĉe kelkaj pluaj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo derivita de [[koloro]] de [[akvo]] aŭ la fundo de loka [[rojo]]. La administra, sideja kaj katastra membrigo de tiu ĉi vilaĝo estis antaŭ sufiĉe komplika. Ankoraŭ post nuligo de [[servuteco]] ekzistis ĝis la jaro [[1869]] du memstaraj kaj administraj vilaĝoj, nome '''Černá Voda''' kaj '''Šropengrunt''' (germane Schroppengrund), kio eble signifis korton aŭ bienon de familio Schropp, sed eblas ankaŭ alia klarigo. Šropengrunt post [[1869]] fariĝis nur vilaĝeto kaj katastra vilaĝo de Černá Voda kaj ĝi estis alinomita en [[1948]] je Rokliny. Al la propra Černá Voda apartenis ankoraŭ tamen vilaĝeto Nový Kaltenštejn (germane Neukaltenstein), tamen parto de Starý Kaltenštejn (Altkaltenstein) kun la eksa burgo, sed la alia parto de tiu ĉi vilaĝeto apartenis al [[Vápenná]]; ambaŭ lastaj lokoj estis en [[1948]] alinomitaj je Staré Podhradí kaj Nové Podhradí.
 
== Historio ==
La plej malnova historio de Černá Voda estas kunigita kun burgo [[Kaltenštejn]]. Tio estis ampleksa kaj grandega kostruaĵo, kiu estas unue menciata en la jaro [[1284]]. La burgo fariĝis centrejo de proporcie ampleksa sinjorujo de [[Vroclavo|vroclavaj]] [[episkopo]]j, al kiu devene apartenis ankaŭ urboj [[Vidnava]], [[Javorník (Jeseník)|Javorník]] kaj [[Paczkow]]. Sed Kaltenštejn estis ofte eĉ kun la posedaĵo lombardata. La amplekso de dominio senĉese fariĝis pli malgranda kaj dum militoj enla [[15-a jarcento]] perdis en la dezertigita pejzaĝo la signifon ankaŭ la burgo, kiu estis fine en [[1505]] de vroclava episkopujo foraĉetita kaj kiel senbezona detruita; pereis ankaŭ burga bierfarejo kaj muelejo kaj parto de konstrua materialo onidire estis uzita dum rekonstruo de burgo [[Jánský Vrch]] en [[Javorník (Jeseník)|Javorník]]. En tiu ĉi koekso pereis en la ĉirkaŭaĵo ankaŭ la antaŭa minado de [[arĝento]].
 
En la [[15-a jarcento]] Černá Voda dezertiĝis kaj ĝi estis denove loĝigita en [[1579]]. Baldaŭ akiris en la vilaĝo grandan posedaĵon kaj influon ĉi tiea sinjorujo, precipe kiam ĝi venis post la jaro [[1617]] en la manojn de familio Mikuschidoj, avancita pli poste en nobelan staton. En Černá Voda la anoj de tiu ĉi familio konstruis propran sidejon kaj en [[1700]] ili akiris ankaŭ bienon en najbara [[Stará Červená Voda|Červená Voda]]. Lasta posedanto de Černá Voda el tiu ĉi familio Arnošt Urban Mikusch koencis en la bieno kulturi kiel la unua [[terpomo]]jn kaj [[trifolio]]n.
 
Černá Voda ĝis tiu tempo tre ekkreskis. Jam en la [[16-a jarcento]] estas indikata loko '''Kubengrunt''', kiun akiris en [[1616]] Mikuschidoj kaj en la paso de la [[17-a jarcento]] ĉi tie estiĝis pli malgranda vilaĝeto Šropengrunt. La černovoda kavalira aŭ sinjoruja bieno ŝanĝis tiutempe posedanton, kiam en [[1798]] akiris Černá Voda-on kaj Červená Voda-on por mallonga tempo grafo Konrad Sternberg, ekde [[1802]] inĝeniero J. Tschirsch kaj post li ĝis la jaro [[1850]] J. Oehl kun filino. En [[1787]] ĝis [[1788]] estis ĉi tie konstruita [[preĝejo]], kiu fariĝis ekde [[1843]] [[paroĥo|paroĥa]], samtempe kun la preĝejo estis konstruita [[lernejo]].
 
== La 19-a jarcento ==
Tute nova situacio venis por Černá Voda en la dua duono de la [[19-a jarcento]], precipe post la jaro [[1870]], kiam tiu ĉi vilaĝo fariĝis unu el unuaj kaj la plej signifaj centrejoj de minado kaj prilaborado de [[granito]] kaj [[marmoro]] en Žulova montetaro. Estiĝis ĉi tie multaj uzinoj por prilaborado de la [[ŝtono]]j.
 
== La 20-a jarcento ==
Post la jaro [[1918]] la nombro de uzinoj de ŝtonindustrio ankoraŭ plinombriĝis kaj nur [[ekonomia krizo]] en la [[1930-aj jaroj|30-aj jaroj]] haltigis tiun ĉi evoluon. Inter ĉi tieaj ŝtonistoj post la jaro [[1918]] la plej grandan influon germana sociala demokratio kaj pli poste ankaŭ komunistoj, sed post la ekonomia krizo kaj alveno de [[Hitler]] al potenco akiris ankaŭ ĉi tie plej multe da voĉoj en balotoj en [[1935]] Sudetagermana partio de [[Konrad Henlein|Henlein]].
 
Post [[1945]] en Černá Voda pluekzistis la [[granito|granita]] kaj la [[marmoro|marmora]] [[industrio]]j, sed en tre pli malgranda amplekso.
 
== Turismo ==
En la ĉirkaŭaĵo vizitanto povas trovi kelke da agadaj kaj grandan kvanton de malnovaj kaj forlasitaj ŝtonminejoj, precipe por kvalita [[granito]]. Eble la plejŝatata estas ŝtonminejo nomata '''''Rampa''''', kiu estas pro sia travidebla akvo kaj belega ĉirkaŭaĵo tre elserĉata loko por somera refreŝigado.
 
{{Distrikto Jeseník}}
 
[[Kategorio:Distrikto Jeseník]]
[[Kategorio:Riĥleba montaro]]
[[Kategorio:Vilaĝoj de Ĉeĥio]]