Saturno (planedo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 168:
Pioneer 11 pasis je 21 000 km de la nuboj de Saturno septembre de 1979. La sondilo malprecize fotis la planedon kaj kelkajn ĝiajn satelitojn. Tiuj fotoj ne estis sufiĉe klaraj por distingi karakterizaĵojn de la surfaco de satelitoj. La sondilo ankaŭ studis ringojn: ĝi eltrovis la ringon F kaj ke malplenoj fakte ne estas tute malplenaj je materio. Pioneer 11 ankaŭ mezuris la temperaturon de [[Titano (luno)|Titano]].
 
Novembre de 1980, Voyager 1 vizitis la saturnan sistemon. La sondilo sendis unuafoje bonkvalitajn bildojn de la planedo, de ĝiaj ringoj kaj lunoj. La surfaco de pluraj satelitoj unuafoje videblis. Voyager 1 superflugis Titanon, vastigante la konon pri la atmosfero de ĉi tiu satelito. Tamen ĝi pruvis, ke tiu atmosfero ne estas trapasebla de videbla lumo. La superflugo eligis la sondilon el la ebeno de la Sunsistemo.
 
Aŭguste de 1981, Voyager 2 plustudis Saturnon. Ĝi plufotis la lunojn kaj pruvis la evoluon de atmosfero kaj ringoj. Bedaŭrinde, dum preterpaso la turnebla fotilo bariĝis du tagojn, kaj iuj fotoj ne fareblis laŭ la elektita angulo. La gravita altiro de Saturno estis ekspluatita, por ke la sondilo povu pluflugi al [[Urano (planedo)|Urano]], el kie, poste, ĝi pluiris al [[Neptuno (planedo)|Neptuno]].
 
La sondiloj eltrovis kaj konfirmis plurajn satelitojn orbitantajn apud aŭ en la ringoj de Saturno. Ili ankaŭ malkovris la malplenojn de Maxwell kaj Keeler.