Saturno (planedo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 170:
Novembre de 1980 Voyager 1 vizitis la saturnan sistemon. La sondilo sendis unuafoje bonkvalitajn bildojn de la planedo, de ĝiaj ringoj kaj lunoj. La surfaco de pluraj satelitoj unuafoje videblis. Voyager 1 superflugis Titanon, vastigante la konon pri la atmosfero de ĉi tiu satelito. Tamen ĝi pruvis, ke tiu atmosfero ne estas trapasebla de videbla lumo. La superflugo eligis la sondilon el la ebeno de la Sunsistemo.
 
Aŭguste de 1981 Voyager 2 plustudis Saturnon. Ĝi plufotis la lunojn kaj pruvis la evoluon de atmosfero kaj ringoj. Bedaŭrinde, dum preterpaso la turnebla fotilo bariĝis du tagojn, kaj iuj fotoj ne fareblis laŭ la elektita angulo. La gravita altirogravito de Saturno estis ekspluatita, por ke la sondilo povu pluflugi al [[Urano (planedo)|Urano]], el kie, poste, ĝi pluiris al [[Neptuno (planedo)|Neptuno]].
 
La sondiloj eltrovis kaj konfirmis plurajn satelitojn orbitantajn apud aŭ en la ringoj de Saturno. Ili ankaŭ malkovris la malplenojn de Maxwell kaj Keeler.