Varsovio cent jarojn poste: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Linio 1:
'''''Varsovio cent jarojn poste''''' estas filmraporto 61 minutojn longa de [[Roman Dobrzyński]] pri la [[72-a Universala Kongreso de Esperanto]] (UK), kiu okazis en [[Varsovio]], [[Pollando]], en [[1987]].
 
La Kongreso okazis en la Jubilea Jaro de [[Esperanto]] ([[1887]]-1987), 100 jarojn post la eldono de la [[Unua Libro]] en Varsovio. Ĝi okazis de la [[25-a de julio]] ĝis la [[1-a de aŭgusto]] 1987, kaj estis rekorda: 5946 aliĝintoj el 73 landoj. La kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta "Pałac Kultury i Nauki" (Kultur- kaj Scienc-Palaco) en la urbocentro de Varsovio, kie okazas la filmo.
 
La raporto pri la jubilea 72-a UK en Varsovio estas grava historia dokumento kaj aparte interesa pro la brilaj oratoraĵoj de [[Humphrey Tonkin]], tiama [[Prezidanto de UEA|prezidanto]] kaj nuntempa [[honora prezidanto de UEA]]. Roman estis tiam prezidanto de [[Pola Esperanto-Asocio]] kaj mem de la [[Loka Kongresa Komitato]] kaj strikte kunlaboris kun Humphrey kiel prezidanto de [[UEA]]. La preparado de la grandega kongreso en malfacilaj politikaj cirkonstancoj estas fascina historio neniam ĝis nun priskribita. Roman redaktis la filmon unue en la pola lingvo kaj prezentis ĝin en la Pola Televido. Poste okazis la redakton en Esperanto. Ĝi principe vendiĝis memstare kiel VHS-PAL ĉe la libroservo de UEA. Poste aperis kiel DVD kune kun la filmo ''[[La centjara Esperanto]]'', ankaŭ de Roman.
 
En [[2021]] la filmo estis elektita por inaŭguri la virtualan kongresejon de la [[2-a Virtuala Kongreso de Esperanto]] (VK). La 2-a VK klopodis amplekse omaĝi la [[Universala Kongreso|Universalajn Kongresojn]] kaj la spektigo de la filmo celis konduki la VK-anojn en la etoson de tiu, kiu estis la "rekorda UK". Ĝi spektiĝis la [[16-an de julio]] 2021 kadre de la Inaŭgura Kinejo de la 2-a VK kaj iom poste estis disponigita en la [[YouTube|jutubkanalo]] de UEA, [[UEAviva]].
 
==Eksteraj ligiloj==
*[https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9071 En la libroservo de UEA]
*[https://www.youtube.com/watch?v=3xmMLmlRxJo] ''Varsovio cent jarojn poste'' ĉe UEAviva]
 
 
[[Kategorio:Esperanto-filmoj]]