Braziljo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 136:
Jam en 1761 la ĉefministro de Portugalio, Markizo de Pombal, sugestis transloki la administran centron de la kolonio Brazilo al la landinterno (tamen du jarojn poste ĝi estis translokita al la marborda Rio de Ĵanejro). En 1813 la fondinto de la unua brazila ĵurnalo skribis plurajn artikolojn pri la avantaĝoj de tiu transloko. Li eĉ iomete precizigis la lokon: proksime al la fontoj de la riveroj kiuj fluas “al nordo, sudo kaj nordokcidento” (kaj fakte tio estas nun la situo de Braziljo). Unu jaron post la deklaracio de sendependeco en 1822 brazila ministro konata kiel “Patriarko de la Sendependeco” menciis “Brasília” (Braziljo) kiel nomon de la posta (kaj nuna) ĉefurbo.
 
En 1889 Brazilo iĝis respubliko (antaŭe ĝi estis imperio). En la konstitucio de 1891 estis projektita la transloko de la ĉefurbo el Rio de Ĵanejro al landinterno, pli ekzakte al la Centra Altebenaĵo, kaj jam estis decidite, ke la nova ĉefurbo okupos areon de 14.400 km2km².
 
La sekvan jaron estis nomumita Esplora Komisiono – al kiu apartenis, krom unu astronomo, kiu ĝin estris, i.a. geografiistoj, geologoj, botanikistoj kaj kuracistoj – por malkovri la plej bonan situon por la nova ĉefurbo. Post longa esplorado de la Centra Altebenaĵo la komisiono elektis areon ampleksantan la 14.400 km2km² menciitajn en la konstitucio, kaj tie troviĝas nun Braziljo, aŭ pli ekzakte la tiel nomata Federacia Distrikto (al kiu apartenas Braziljo kaj kelkaj satelitaj urboj).
 
Sed la transloko estintus komplika afero, kaj oni kvazaŭ forgesis ĝin. Preskaŭ 30 jarojn poste, en 1922, la tiama prezidento sendis al la posta Federacia Distrikto karavanon de 40 homoj por starigi “fundamentan ŝtonon” en loko, kie hodiaŭ troviĝas la satelita urbo Planaltina.