Gräfenroda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
== Historio ==
Gräfenroda menciitis unuafoje endokumente en 1290. La setlejnomo signifas lokon ĉe iama arbaro. Iam posedis la vilaĝon la grafoj de [[Käfernburg (Arnstadt)|Käfernburg]] respektive [[Kastelo Schwarzburg|Schwarzburg]], inter 1446 kaj 1819 kunposedantis la [[Witzleben]]-anoj, poste la dukoj de [[Ernestaj duklandoj|Saksio-Gotao]].
Tradiciaj metioj estis forstado kaj vartransportado kiel ankaŭ mineja ekspluato de kupro, arĝento kaj plumbo. Ekde la 16-a jarcento oni faradis vitraĵojn. En la 17-a jarcentoj estiĝis la vilaĝeroj Anspiel kaj [[Dörrberg]] en kombino kun starigo de fandejoj kaj martelejojmartelegejoj. Tamen antaŭindustriiĝaj entreprenoj ne ofertis tro multe da laborlokoj, tiel ke ĉirkaŭ 1850 multaj lokanoj elmigris [[Usono]]n. Nur post 1850 venis - danke al industriiĝo - pli grandaj fabrikoj: en 1855 pri lignaĵoj, en 1860 pri terakoto, en 1869 pri vitraĵoj, poste diversaj pri porcelano.
 
En 1884 oni ricevis konekson al la fervojlinio kondukanta inter [[Neudietendorf]] kaj [[Ritschenhausen]]. Fine de la 19-a jarcento inventitis en Gräfenroda la [[Ĝardena nano|ĝardena nano]] pri kies historio kaj produktado oni bone informiĝas en surloka muzeo. Inter 1858 kaj 1922 Gräfenroda apartenas al la administra oficejo [[Ohrdruf]] en la [[Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao]].