Noktoklubo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Sj1mor (diskuto | kontribuoj) reverko |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Felix Berlin April 2006 123.jpg|thumb|Noktoklubo Felix en Berlino]]
'''Noktoklubo''' estas entrepreno gastiganta por komuna [[distro]], kaj funkcias ĉefe en fermita [[halo]] je horoj de la [[Nokto|malfrua nokto]] kaj [[Semajnfino|semajnfine]]. Multaj kluboj havas ripetajn klubnoktojn en malsamaj semajnotagoj. Plej multaj kluboj fokusiĝas al aparta ĝenro aŭ sono por markaj efikoj.
Tiu tipo de distro estas forte asociita kun la [[liberala]] [[okcidenta kulturo]]. En multaj ne okcidentaj landoj tiuj entreprenoj estas laŭleĝe malpermesitaj kaj se okzistas devas esti kaŝitaj, kiel la [[Prohibicio en Usono|Prohibicio]] dum la [[intermilita periodo]] en [[Usono]]. Je la komenco de la 21-a jarcento, inter la plej famaj estas en la ĉefurboj de eŭropo, kaj ankaŭ servas kiel allogaĵoj al, kutime junaj, eksterlandaj [[Turismo|turistoj]].
Noktokluboj ĉefe troviĝas en pli grandaj urboj, sed pli porprostituaj ejoj troviĝas ĉefe ĉe [[ŝoseo]]j, kie ili allogas ĉefe veturantojn kiaj kamionistoj aŭ aliaj, kiuj kompreneble veturas for de hejmo foje dumlonge.▼
Akcepto al la klubo kutime implicas kotizon, kaj foje okazas selekcio ĉe la enirejo, kaj iuj noktoklubaj [[Pordisto|pordistoj]], pli precize [[elĵetisto]], ne enirigas homojn kun neformala vesto aŭ bandvesto kiel parto de [[Vestkodo|vestregularo]]. Multaj noktokluboj funkciigas "gastliston", kiu permesas al iuj ĉeestantoj eniri la klubon senpage aŭ kun reduktita kotizo. Kutime fotiloj ankaŭ estas malpermesata, ĉar al la klientoj gravas sian [[Privateco|privatecon]] kiam ili distriĝis aŭ eble estas kompromitaj.
Multaj noktokluboj brulege muzikumas, kaj inter la la oftaj kaj tipaj muzikstiloj estas [[elektronika muziko]], [[trenco]], [[hiphopo]], [[dancmuziko]] kaj [[Pop-muziko|popmuziko]], kiel en [[diskoteko]]. Sed ankaŭ povas esti pli trankvila kaj intima [[ĵazo|ĵazklubo]]. Tiuj kluboj estis sufiĉe gravaj en disvolviĝanta popola kulturo de usono en la [[20-a jarcento]].
La muziko povas esti [[Spektaklo|prezentita vive]] aŭ miksita surbende de DJ, [[Diskĵokeo]]. Foje, ili ankaŭ inkluzivas [[starkomedio]] aŭ [[Striptizo|striptizon]]. La klubo ankaŭ havas [[Dancejo|dancejon]], kutime situata en la centro, sur kiu vizitantoj dancas komune, kaj [[Trinkebla akvo|trinkejon]], kiu provizas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, kutime kun aldona kosto.
▲Iuj noktokluboj estas fakte loko de [[erotiko|erotika]] distro (kun gastigantinoj, [[prostituado|putinoj]] aŭ kun striptizaj [[spektaklo]]j), tiele ke tre ofte la termino ''Noktoklubo'' estas [[eŭfemismo]] por putinejo. Noktokluboj ĉefe troviĝas en pli [[Urbego|grandaj urboj]], sed pli porprostituaj seksumaj ejoj troviĝas ĉefe ĉe [[ŝoseo]]j, kie ili allogas ĉefe veturantojn kiaj kamionistoj aŭ aliaj, kiuj kompreneble veturas for de hejmo foje dumlonge.
Granda afero, kiu fontas de [[drinkado]] kaj [[Droga misuzado|drogmanio]] en noktokluboj, estas [[Transporto|transportado]]. Privataj aŭtoj estas la plej elstara transportmaniero al kaj de noktokluboj, kaj la uzo de drogoj kaj alkoholo en noktokluboj laŭstatistikoj pliigas la nombron de riskaj kondutoj, kiel [[veturado sub la influo]] aŭ [[petveturado]] sub la influo. Parto de la veturantaj klientoj, malgraŭ trinki malpli ol ne-veturantaj klientoj, ankoraŭ observas, ke ili havas alkoholnivelojn super la laŭleĝa sojlo post nokto en noktoklubo.
== Vidu ankaŭ ==
|