Hans Warren: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
== Ree en Zelando ==
En 1958 la familio reiris al Zelando. Lia samseksemo daŭre donis problemojn. Fine de la 60aj jaroj Warren renkontis la konatan poeton [[Gerrit Komrij]], kun kiu estiĝis longdaŭra kaj influa amikeco. La kreado ĉefrolis en la vivo de Warren: dum dek jaroj ĉiujare nova poemaro.
En 1978 la 40 jarojn pli juna [[Mario Molegraaf]] aperas en lia vivo; ili havas tempestan amrilaton kaj fariĝas tre firma paro, kiun finos nur la morto de Warren en 2001. La talentplena Molegraaf partoprenas ankaŭ lian verkadon: kune ekzemple ili tradukas la preskaŭ kompletan [[Platono]]n, la kvar [[evangelio]]jn, la verkaron de [[Konstantinos Kavafis|Kavafis]] ktp.
Kune krom tio ili produktas tutan vicon da literaturaj antologioj.
 
[[dosiero:Ŝtono de helpo.jpg|eta|<center>kovrilpaĝo de la romano ''[[Ŝtono de Helpo]]''.]]
 
== Sekreta Taglibro ==
En 1981 aperis la unua ero de la Taglibro de Warren; tio fariĝis impona serio da plej aŭtentaj taglibroj tra la jardekoj ĝis la morto. Por la publiko la serio estis tre bonvena surprizo; por pluraj amikoj foje iom malfacile digestebla.