Disidento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
pli da enkonduko kaj iuj pli
Linio 1:
'''Disidento''' (de la [[latina]] vorto ''dissidere'' - "malinterkonsenti, esti dividita, kontraŭdiri") laŭ [[PIV]] estas enlanda kontraŭanto de registaro, elmetata al [[malpermeso]]j, [[persekuto]]j aŭ aliaj, pli severaj, punaj rimedoj kiel: malliberigo, ekonomia damaĝo kaj eĉ [[ekzekuto]]. Kontraŭe al membro de permesata [[opozicio (politiko)|opozicio]] en [[demokratio|demokratia reĝimo]], disidento en [[totalismo|totalisma ŝtato]] do konsideratas "malamiko de la registaro". Ofte disidentoj en sia ŝtato iĝas politikaj malliberigitoj, aŭ en pli favora situacio "rajtas" [[ekzilo|ekziliĝi]].
 
Komence la esprimo rilatis al homoj kiuj malkonsentis kun la [[eklezio]]. En la moderna epoko, la esprimo estis origine uzita por priskribi opozicion al la [[Sovetunio|sovetia reĝimo]], kaj nun estas uzita ĉefe por priskribi politikajn disidentojn, kiuj kontraŭas totalismajn reĝimojn. Komencante kun la regado de [[Stalin]] en [[Sovetunio]] kaj precipe dum la [[Malvarma milito|Malvarma Milito]], ĝi estis uzata ĉefe por priskribi kontraŭulojn de [[Komunismo|komunismaj reĝimoj]]. Iuj el la disidentoj en Sovetunio estis enhospitaligitaj en [[Psikiatria hospitalo|psikiatriaj hospitaloj]] kaj ricevis trudajn medikamentojn. Post la malfondo de Sovetunio ĉiuj estis agnoskitaj kiel mense sanaj homoj.
 
Plej multaj el ili agas en manieroj de [[neperforta rezisto]] por kritiko de la reĝimo, kvankam iuj provis mobilizi popularan subtenon por la [[revolucio]] kaj [[Puĉo|renverso de la ekzistanta reĝimo]] en sia lando. Sufiĉe ofte okazas ke kiam la reĝimo ŝanĝiĝos multaj el la antaŭaj dissedentoj partoprenas la novan, fariĝas [[Politikisto|politikistoj]], kaj eĉ atingas la plejaltajn pozicio de la nova reĝimo en sia lando, ekzemple la [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] [[Václav Havel]] kaj la [[Pollando|pola]] [[Lech Wałęsa]]. Iuj el ili eĉ ricevas mondnivelan agnoskojn kiel gvidistoj al paca politika ŝanĝo en sia lando, kiel la sudafrika [[Nelson Mandela]] kaj la [[Birmo|birma]] [[Aung San Suu Kyi]], kiuj gajnis la [[Nobel-premio pri paco]].
 
De la komenco de la 21a jarcento, post la [[Dissolvo de Sovetunio|malfondo de Sovetunio]], la termino "disidento" estis uzata por disidentoj en totalismaj landoj kiel [[Ĉinio]] kaj [[Mjanmao]]. [[Sauda Arabio]] estas ĉefa ekzemplo de totalismaj reĝimoj: Ekde la malapero de sauda ĵurnalisto [[Ĝamal Ĥaŝokĝi|Jamal Ĥaŝokĝi]], la temo de rezisto, [[Parollibereco|libera sinesprimo]] kaj interna kritiko en la Regno de Saud-Arabio aperis en internaciaj amaskomunikiloj kaj politika diskurso. Multaj intelektuloj kaj membroj de la reganta familio, kiuj parolis kontraŭ la subpremo kaj manko de liberecoj en Sauda Arabio, estis ekzilitaj kaj minacataj.
 
== Konindaj disidentoj ==
'''Sovetunio'''
* [[:en:Andrei_Amalrik|Andrej Amalrik]]
* [[Gunārs Astra]]
* [[Vladimir Bukovskij]]
*[[:en:Yuli_Daniel|Juli Daniel]]
* [[Gleb Jakunin]]
*[[Aleksandr Jesenin-​Volpin]]
* [[Sergej Kovalov]]
* [[Valerija Novodvorskaja]]
* [[Anna Politkovskaja]]
* [[Andrej Saĥarov]]
*[[:en:Andrei_Sinyavsky|Andrej Sinjavskij]]
* [[Aleksandr Solĵenicin]]
* [[Galina Starovojtova]]