Templanejo (Vajmaro): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
Ĉe [[Ilm-parko]] alikonstruigitis en 1786/87 en la kuro de la novaranĝo parka (dum enkorpigo de la iama memstara ĝardeno ''Welscher Garten'' en la parkan tuton, malnova forcejo nomita ''Altes Orangenhaus'' je romantika ''parkosalono'' por la duka kortego. Tio sekvis la planojn de [[Rudolf Steiner (arĥitekto)|Johann Friedrich Rudolf Steiner]]. Situas ĝi proksime al la [[Romia Domo (Weimar)|Romia domo]]. La ankaŭ ''Gotika kapelo'' nomita ejo pentritis en 1789 fare de [[Georg Melchior Kraus]] kiel kolorigita [[akvaforto]]. La ideo venis de duko [[Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)|Karlo Aŭgusto]] post inspiro gajnita dum vido de la Gotika domo de ĉe [[Parko de Wörlitz]].
 
Tie ĉi okazis multaj gajaj aranĝoj, ekspozicioj kaj koncertoj. La kvar lignaj skulptaĵo de super natura grandeco de la kortega skulptisto [[Martin Gottlieb Klauer]], kiu ekde 1788 dekoraciis la suprajn tegmentangulojn de la salono, montris [[templanoj]]n el kio venis la nomo por la tuto. Fakte malmultajn jarojn pli frue, en 1782 la sin el la templanoj identigantaj loĝianoj [[framasonismo|framasonismaj]] de ''[[Anna Amalia zu den drei Rosen]]'' interrompis laboron sian. Ili reaktivis nur en 1808. En 1818 la lignaj figuroj anstataŭigitis per grejsaĵoj de [[Johann Peter Kaufmann]]. La templanoj klauer-aj venis en la internon de la sentura, novgotika forcejo. Ĉi tiu servu kiel somerejo por la duka familio.<ref>La malkonstruo de la malnova salono kaj la 1811-a kreo de novgotika organĝerio ŝuldiĝas al la fakto ke ekde 1808 la granda forcejo de ĉe [[Kastelo Belvedere (Weimar)|Kastelo Belvedere]] ne plu funkciis.</ref> La arĥitekto [[Carl Friedrich Christian Steiner]] responsis pri la alikonstruado.<ref>Wolfgang Huschke, Wolfgang Vulpius: ''Park um Weimar'', Weimar 1958, p. 43.</ref> Laŭ molnovajmalnovaj bildkartoj ekzistis minimume kvin statuoj de Kaufmann. Almenaŭ unu de ili ankoraŭ ekzistas kaj spekteblas en la Goeto-muzeo.
 
Ekde 1820 oni kutime nomis ĝin ''Tempelherrenhaus''. Post alikonstruo je novgotikaĵo inter 1821 kaj 1823 kaj alkonstruo tura (1816) ĝi ja plenumis somerdometan funkcion por la duka familio. [[Johann Wolfgang von Goethe]] mem proponis la aldonon de turo.<ref>[http://www.weimar-lese.de/index.php?article_id=521 Tempelherrenhaus – Überreste eines neugotischen Tempels], de Andreas Werner</ref> Tiel la Templanejo iĝis la plej juna arĥitektura elemento de Ilm-parko de la [[vajmara klasikismo]]. Inter 1853 kaj 1865 estis ene kolosa plastiko ''Goethe mit Psyche'' kun graveco de pli ol 10 tunoj de [[Carl Steinhäuser]] kiu admireblas nun en la [[Nova Muzeo (Weimar)|Nova Muzeo]]. La komplika translokigo videblas sur la frisoj de la [[Stegmann-domo]].<ref>[[Axel Stefek]]: ''Kraft der Tiere. Energie in Weimar vom Mittelalter bis in die neuere Zeit'', Weimar 2016,, eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH, ISBN 978-3-00-053509-3, p. 75-104</ref> Poste ĝi servis kiel konertejo i.a. de [[Ferruccio Busoni]] kaj [[Franz Liszt]] kaj ateliero de [[Bauhaus]]. Atelieron havis tie ekz. la bauhausano [[Johannes Itten]]. Oni ankaŭ raportis pri gajegaj festoj de bauhaus-anoj surloke. La blazono de Ludoviko de Gleichen ankaŭ videblas ĉe la Artefarita ruino kiu ofte konfuzatas kun la Templanejo.