Famulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
iom pli
Linio 2:
'''Famulo''' aŭ '''fama persono''' estas persono amplekse konata, kiu postulas altan gradon de atento de la publiko kaj de la [[amaskomunikilo]]j. La vorto "famulo" devenas de la [[latina]] vorto ''fāmōsus''.
 
Dum la famo estas ĝenerale kondiĉo por atingi la statuson de "famulo", ĝi ne ĉiam sufiĉas. Ekzistu ia nivelo de publika intereso pri tiu persono, sed tre ofte multaj famuloj estas tiaj nur dum certa tempoperiodo pro portempaj kialoj kiel esti aperinta en [[televida programo]], esti farinta ion, kio lokas ĝin sub la publikan atenton (kiel trapasi la [[Manika Markolo|Manikan Markolon]] naĝe) aŭ esti la unua, farinta ion. Estas ankaŭ fakaj famuloj, kiuj estas famuloj nur por tiuj, kiuj ĝuas specifan temon, kaj pro tio ili konsideras ilin kiel famulojn nur ene de tiu limigita medio, ekz [[L. L. Zamenhof]] por tiuj kiuj interesiĝas pri [[Esperanto]].
 
Famuloj estas konataj de granda sekcio de la ĝenerala publiko, kaj multaj fervore sekvas iliajn proprajn, personajn, kaj eĉ privatajn, vivojn. La famula fenomeno tre rilatas al [[Klaĉo|klaĉoj]]. Tuta industrio de [[Fotisto|fotistoj]], konata kiel la "[[Paparaco|spionĵurnalistoj]]", vivtenas sin per akiro de fotoj de famuloj. La famuloj ofte respondas al [[Vojerismo|vojerisma]] [[instinkto]]; Tiel la zorgo pri la vivoj de famuloj estas populara [[ŝatokupo]]. Multaj famuloj rilatas al [[Skandalo|skandaloj]] de [[malfidelo]], [[intrigo]], [[sekso]] kaj [[Drogo|drogoj]]. Ĉu pro sia vivmaniero, kiu permesas [[Hedonismo|hedonismon]], ĉu pro la multe da publika intereso, kiu igas la amaskomunikilarojn reliefigi ĉi tiujn eventojn.
 
Famuloj, aliflanke, ĝuas sian popularecon, kaj ofte povas akiri multekostajn [[Reklamo|reklamajn]] kontraktojn, invitojn al prestiĝaj sociaj eventoj kaj signifajn rabatojn pri aĉeto de produktoj, kiel parto de la [[Merkatiko|merkatado]] de ĉi tiuj produktoj. Estas famuloj kiuj ne ŝatas la publikan intereson kaj invadon de privateco kaj provas eviti la fotistojn, adorantojn kaj klaĉkolumnojn. Multaj famuloj dungas konsilistojn pri amaskomunikiloj kaj [[publikaj rilatoj]] por plibonigi sian rilaton kun la spektantaro kaj malpezigi la ŝarĝon implikitan en komunikado kun ĝi.
 
Multaj ĵurnaloj eldonas klaĉkolumnojn, en formo de regula sekcio temigante klaĉajn detalojn pri famuloj.
 
== Politiko ==
Estas du formoj de la fenomeno de la "famula politikisto", kiu kombinas la kampon de politiko kun famulo. La unua estas tiu de politikisto elektita al oficejo aŭ kandidato por publika oficejo kiu uzas elementojn de steluleco por prezenti sian postulon al la reprezentado de grupo aŭ celo. La dua formo estas tiu de famulo el la kampo de [[popola kulturo]], kiu uzas admiron al li por esprimi sian opinion pri [[Aktualaĵo|aktualaĵoj]].
 
==Eksteraj ligiloj==