Grado de Celsio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
e Aldonis kutiman sinonimon
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 9:
[[Dosiero:Pakkanen.jpg|eta|Celsia termometro indikas la temperaturon −17°C]]
 
'''Grado de Celsio''' aŭ '''celsia grado''' (°C) estas [[mezurunuo]] de [[temperaturo]], nomita laŭ la sveda [[astronomo]] [[Anders Celsius]] (Celsio), kiu unue proponis ĝin en [[1742]].
 
De [[1774]] ĝis [[1954]] la celsia grado estis difinita kiel centono de la diferenco inter la temperaturoj de la [[bolpunkto]] kaj [[frostopunkto]] de [[akvo]] ĉe la normala permo je 1 [[atmosfero (unuo)|atmosfero]]. La celsia skalo estas lineara inter 0°C kaj 100°C, kaj estas same lineare pluigata ekster tiun intervalon. Ĉi tiu difino plu estas komune uzata, interalie en la mezlernejoj.
 
La limoj de la likva fazo de akvo, kiujn uzas tiu difino, dependas je la atmosfera premo, kio ne estas eleganta maniero difini. Por eviti tion en la moderna difino oni ŝovis la nulon de la celsia skalo tiel, ke la temperaturo de la [[triobla punkto]] de akvo egalu 0,01°C, konservante la paŝon de la skalo celsia egala al la paŝo de la skalo kelvina (t.e. la temperaturoj kiuj diferencas je 1 K egale diferencas je 1°C); rezulte la skaloj celsia kaj kelvina estas ŝovitaj unu rilate al la alia je 273,15 unuoj.
 
== Historio ==
La originala skalo de A. Celsio havis direkton inversan ol la moderna skalo celsia: ĝi havis nulon je la bolpunkto, kaj 100 gradojn je la frostopunkto.