Hanibal Barka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
}}
[[File:Hannibal Slodtz Louvre MR2093.png|thumb|right|]]
'''Hanibal ('''aŭ''' Hanibalo) BARKA''' (naskiĝis en [[-246]] mortis en [[-183]]) estis [[politikisto]], [[ŝtatestro]] kaj unu el la ĉefaj [[militisto]]j de historio. Lia nomo eble devenas de la fenica: ''bârâq'' signifas 'brila' kaj "Hanibal" signifas "[[Baalo]] favoras min". Li devenas el [[Kartago]], kaj estas plej konata pro siaj venkoj dum la [[Dua Punika Milito]], kiam li marŝigis armeon de [[Hispanio]] trans la [[Pireneoj]] kaj [[Alpoj]] en nordan [[Italio]]n, kaj venkis la Romianojn ĉe la [[Batalo de la Trebia]] (216-218 a.K.). Post jaroj de okupado de Romia teritorio, la Romianoj kontraŭatakis nordan [[Afriko]]n de [[Skipio Afrika|Scipio Africanus]] en [[-204|204 a.K.]], kiu devigas Hanibalon reiri al Kartago, kie Scipio venkis lin ĉe [[Zama]] ([[-202|202 a.K.]]).
 
Post la fino de la milito, Hanibalo estris Kartagon dum multaj jaroj, helpante ĝian rekonstruadon post la ruinigado de milito, ĝis la Romianoj devigas lin ekzili en [[-195|195 a.K.]]. Li forestis loĝi ĉe la kortego de [[Antioĥo la 3-a]] <!-- Antiochus III ? --> de la [[Seleŭkidoj|Seleŭkida imperio]]. En [[-190|190 a.K.]] la Romianoj venkis Antioĥo kaj faris la [[Traktato de Apameo|Traktaton de Apameo]] ([[-188|188 a.K.]]). Tiel, la romianoj postulis, ke Antioĥo transdonu Hanibalon al ili. Tiam, Hanibalo fuĝis denove, ĉi-foje al la kortego de Reĝo [[Prusiaso la 1-a (Bitinio)]]. Kiam la Romianoj postulis, ke Prusiaso transdonu lin en [[-182|182 a.K.]], Hanibalo memmortigis sin per veneno anstataŭ kaptiĝi. Li mortis en [[-183|183 a.K.]].