Kreskohormono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Korektis prepozicion
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 3:
La kreskohormono estas [[Peptido|polipeptido]] de 191 [[aminoacido]]j de unusola sintetizigita ĉeno, stokita kaj sekreciita de la somatotropaj ĉeloj ene de la flankaj aloj de la adenohipofizo. La termino ''somatotropina hormono'' referencas al la kreskohormono 1 produktita nature de la animaloj, dum la termino ''somatropino'' referencas al la kreskohormono produktita de la teknologio [[Rekombino de DNA|ADN rekombiniga]],<ref> Daniels, M. E. (1992). «Lilly's Humatrope Experience». Nature Biotechnology 10 (7): 812. doi:10.1038/nbt0792-812a. </ref> kaj en homoj ĝi estas mallongigita «HGH».
 
La kreskohormono estas uzata kiel [[kuracilo]] akirebla per preskribo por trakti la kreskomisordoj en infanoj kaj plenkreskuloj por trakti la malsufiĉo de GH. En ĵusaj jaroj en Usono, kelkaj kuracistoj ekpreskribis kreskohormonojn al maljunaj pacientoj kun malsufiĉo de GH (sed ne enal sanaj personoj) por pliigi la vitalecon. Top estas laŭleĝa, sed ties efiko kaj sekureco por tiu uzado ne estis pruvita per klinika testado. Nuntempe, la hGH estas ankoraŭ konsiderita tre kompleksa hormono, kaj multaj el ties funkcioj estas ankoraŭ nekonataj.<ref> Powers, M. (2005). «Performance-Enhancing Drugs». En Deidre Leaver-Dunn; Joel Houglum; Harrelson, Gary L., eld. Principles of Pharmacology for Athletic Trainers. Slack Incorporated. pp. 331-332. ISBN 1-55642-594-5. </ref>
 
La GH estis studita por bredi la brutaron plej efike en la industria agrikulturo kaj oni faris diversajn klopodojn por akiri registaran aprobon por uzi la GH en la brutobreda produktado. Tiuj uzoj estis polemikigaj. En Usono, la nura uzado de GH aprobita de la FDA estas la uzado de la ekskulda formo de GH por bovoj nome ''bova somatotropino'', por pliigi la produltadon de lakto de laktoproduktaj bovoj. Tiam oni permesas la komercistojn etikedi la laktujojn kiel de lakto produktita kun aŭ sen bova somatotropino.