Teoremo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de formulo
e Lingve redaktis la lastan frazon de la unua alineo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 1:
'''Teoremo''' estas matematika aserto, kiun oni demonstras pere de aliaj jam akceptitaj asertoj. Por pruvi teoremon, oni uzas nociojn, aksiomojn, postulatojn, antaŭe pruvitajn teoremojn kaj lemojn (malpli gravajn teoremojn). Ĉiu branĉo de matematiko konsistas el aro da teoremoj, pruvitaj unu post la alia.
 
En formulado de teoremo oni distingas '''kondiĉon''' kaj '''konkludon'''. Ekzemple: '''(a)''' "Se la sumo de ciferoj en nombro dividiĝas je 3, tiam mem la nombro dividiĝas je 3". '''(b)''' "Se en triangulo unu el anguloj estas orta, tiam la aliaj du anguloj estas akutaj". En ambaŭ ekzemploj, antaŭ la vorto '''tiam''' staras kondiĉo, kaj post ĝi - konkludo.