Yrjö Väisälä: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
tute reverkita
e korektis unu vorton
Linio 3:
Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de Helsinki. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la Geodezia Instituto de Finnlando kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la Universitato de Turku, kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.
 
Dum sia vivo Väisälä estis konata unuavice kiel astronomo, sed konstantan famon donis al li la metodo mezuri longon utiligante interferon de blanka lumo; uzo de lia metodo disvastiĝis al la tuta mondo. En geodezio, lian metodon sukcesis anstataŭigianstataŭi nur la modernaj satelito-bazaj mezurteknikoj. Eĉ tiajn li iel antaŭvidis provante distanco-mezuradon per fotado de fulmlumoj alten levitaj per balonoj, aŭ de eksplodantaj raketfajraĵoj, sed la tiutempa fota tekniko ne ebligis sufiĉan precizon.
 
En optiko li estis ne nur teoriulo: sub lia gvido oni tajlis rimarkindajn astronomiajn spegulojn kaj lensojn. En siaj lekciaj notoj li prezentis la principon de la tiel nomata [[Schmidt-teleskopo]] jam antaŭ Schmidt, kaj poste faris plibonigon (''astronomia fotilo Schmidt-Väisälä'') al ĝi. Li ankaŭ evoluigis metodojn por mezuri kaj certigi la kvaliton de optikaj iloj, precipe de la surfacoj de astronomiaj speguloj. Unu lia provo antaŭis la unuan plurspegulan teleskopon, kiun eblis funkciigi nur en 1987 sur la pinto de Monto Hopkins en Arizono, kiam estis sufiĉe evoluinta la aktiva rego-tekniko por stabiligi tian konstruon.