John Ronald Reuel Tolkien: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 53:
En [http://tolkiengateway.net/w/images/0/03/A_Philologist_on_Esperanto.png letero al la Brita Esperanto-Asocio] Tolkien skribis en 1932, ke li "interesiĝas, kiel filologo, kaj kiel ĉiu filologo devus, pri la internaci-lingva movado" kaj ke li simpatias speciale kun la asertoj de Esperanto. Li informas, ke 25 jarojn pli frue li lernis kaj li ne forgesis la gramatikon kaj strukturon de Esperanto, kaj ke li legis sufiĉan kvanton skribitan en ĝi ("a fair amount").<ref name="Tolkien1932" />
 
[[Anna Löwenstein]] en si asia artikolo ''Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"?'' analizas kiel [[Tolkien]] kreis siajn majstroverkojn; ja li ege interesiĝis pri lingvoj, partikulareprecipe la greka, sed ĉefe la [[finna]] kaj la [[kimra]] kiuj kondukis lin al mitaj lingvoj, artefaritaj lingvoj, kiel Esperanto, kies ekzemplo helpis lin krei lingvojn Quenya kaj Sindarin, bazaj en sia klopodo krei mitan fonon "Silmariliono" sur la bazo de [[Beowulf]], por la posta kreo de [[La hobito]] (1937) kaj [[La mastro de la ringoj]]. Tiukadre gravis "lia amo al la angla kamparo" (magiaj entoj kiel la vivantaj arboj), kaj memoroj de la katastrofo de la tranĉeoj en la [[Unua Mondmilito]].<ref>[[Anna Löwenstein]], ''Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"?'', en [[La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin]], Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 728-735.</ref>
 
=== Kritiko ===